Muzeo Kastelo Leuchtenburg (Seitenroda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Kastelo Leuchtenburg

altaĵburgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 48′ 14″ N, 11° 36′ 44″ O (mapo)50.803911.6122Koordinatoj: 50° 48′ 14″ N, 11° 36′ 44″ O (mapo)
Muzeo Kastelo Leuchtenburg (Seitenroda) (Turingio)
Muzeo Kastelo Leuchtenburg (Seitenroda) (Turingio)
DEC
Situo de Muzeo Kastelo Leuchtenburg (Seitenroda)
Muzeo Kastelo Leuchtenburg (Germanio)
Muzeo Kastelo Leuchtenburg (Germanio)
DEC
Situo de Muzeo Kastelo Leuchtenburg
Map
Konstruita 1221
vdr

Kastelo Leuchtenburg troviĝas majestece sur monteto supre de Seitenroda, proksime de la histoririĉa urbo Kahla (Germanujo). Ĝiaj du muzeaj fokusoj (pri porcelano) nomiĝas Porzellanwelten kaj Steg der Wünsche.[1] La novigaj laboroj ĉesis en 2015; tiam ankaŭ la kapelo moderniĝis. En 2016 epizodo de la televidkrimserio Tatort filmiĝinte surloke kreskigis la nombron de la vizitantoj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1221-a iĝis la unua endokumenta mencio de Leuchtenburg. De la originala konstrusubstanco konserviĝis ĝis hodiaŭ la belfrido kaj partoj de la defendoremparoj. Dum la du unuaj jarcentoj alternis la posedorajtoj kaj transiris de la Lobdeburg-oj al la Schwarzburg-oj kaj poste al la Dinastio Wettin.

De 1400 ĝis 1700 la Leuchtenburg estis sidejo administracia. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj ĝi servis kiel prizono, malriĉulejo kaj frenezulejo. De 1876 la loka historiista klubo Geschichts und Altertumsverein gastigis siajn kolektojn sur la burgo metante fundamentan ŝtonon por uzo muzea. Regionhistoria muzeo finfine inaŭguriĝis en la jaro 1906-a.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj okazoj historiaj dokumentatas en ekspozicio pri la burga historio, kies elstara objekto estas sendube gefianciĝtrezoro (Mahlschatz) de Tautenburg. Ĝi troviĝis en aprilo 1986 dum malkonstruo de stalo kaj konsistas el 28 oraj, 14 egaj arĝentaj kaj 107 etaj arĝentaj moneroj (de 1414-1636). La graveco ne estas pure numismatika sed ankaŭ regiontradicia pro ĝia uzo kiel kamparana geedziĝornamaĵo dum multaj generacioj.

Ĉasekspozicio eksplikas i.a. la ne tro foran barokan ĉasadensemblon de Rieseneck. En la centro de la elmontrado pri porcelanaĵoj staras la multnombraj kaj tradiciriĉaj turingiaj porcelanmanufakturoj kun stilo kiun ne malofte influis la popolarto. Krom la prezentado de la iama vinkultivado en la Saale-valo okulfrapas ekde 2002 reproduktita puto de prizonuloj. En tret-rado la vizitantoj povas mem ŝvitante elterigi per siteloj akvon el profundeco de 80 metroj.

Ekde majo 2005 oni estas informata ankaŭ pri la uzo de la kastelo kiel malliberejo. Malnovaj manuskriptoj, personaj objektoj de enkarcerigitoj kaj raportoj pri la brutala ĉiutaga vivo de la arestitoj donas enrigardojn interesajn kaj ŝokantajn.

Interesaj nedaŭraj ekspozicioj kompletigas la daŭran programon. Antaŭ aŭ post muzeovizito invitas kafejo belvedera al ripozumado, librovendejeto al pluklerigado kaj la multo da migradopadoj ekantaj ĉe la kastelo en ĉiuj direktoj al sporta agado. Kasteldeklive oni instalis vinfaradan instru-padon en vitejo. En 1921 estiĝis tie ĉi la unua junulargastejo de Turingio; ĉi-kuntekste aktivis ankaŭ la predikisto Friedrich Muck-Lamberty.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrike Kaiser: Burg und Museum Leuchtenburg (=Kleine Kunstführer, 2804). Schnell & Steiner, Regensburg 2011, ISBN 978-3-7954-6949-8
  • Anne Meinzenbach: "Porzellanwelten Leuchtenburg: eine Burg verändert ihr Gesicht." Ĉe: Thüringer Museumshefte, 23/2 (2014), p. 9–13.
  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 150-151

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. etprezento de la du pintaĵoj
  2. "Tatort lässt Besucherzahlen auf der Leuchtenburg anschwellen." - Ĉe: Die Welt, 6.11.2017