Museum Bochum – Kunstsammlung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Bochum – artkolekto

La Museum Bochum – Kunstsammlung (Muzeo Bochum – artkolekto ) en Bochum estis en 1960 malfermita en la Villa Marckhoff-Rosenstein kaj pliampleksigita per novkonstruo de la danaj arkitektoj Bo kaj Wohlert en la jaro 1983. La kolekto enhavas artaĵojn el la 20-a jarcento, i.a. de Francis BaconRoberto Matta.

La duoblobilao de Marckhoff-Rosenstein estis konstruite en 1900 laŭ stilo de la historiismo kaj longtempe loĝata de la influhavaj familioj Rosenstein kaj Marckhoff. La fasado de la vilao imitas la komponskemon de la malnova pariza operejo, la t.n. Opéra Garnier. Dum la Dua Mondmilito la vilao suferis grandajn damaĝojn, tamen jam baldaŭ ĝi estis riparita. Ĉ. 1960 la urbo akiris la konstruaĵon.

La tegmenta trabaro novstarigita post la milito tropezigas la eksterajn murojn. Februare 2003 la bierfara entrepreno Privatbrauerei Moritz Fiege iniciatis la „Initiative Villa Marckhoff“ por sanigi la fasadon.

Vidalvide de la muzeo troviĝas la urboparko Bochum kun artobjektoj el ŝtalo.

Situo[redakti | redakti fonton]

  • Adreso: Museum Bochum – Kunstsammlung, Kortumstraße 147, 44777 Bochum
  • PPT: Bochum, stacio Kunstmuseum

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]