Murray Golden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murray Golden
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1912 (1912-10-24)
en Nov-Jorko
Morto 5-an de aŭgusto 1991 (1991-08-05) (78-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo televida reĝisoro
vdr

Murray GOLDEN (1912 - 1991) estis usona reĝisoro, scenaristo kaj produktoro de televido.

Li komencis sian karieron ĉe Kraft Television Theatre en 1956. Dum la 1960-aj jaroj, li reĝisoris televidseriojn kiel The Rifleman, Bonanza, The Wackiest Ship in the Army, The Big Valley, Burke's Law, Get Smart, The Green Hornet, The Time Tunnel, Batman, The Fugitive, The Invaders, Star Trek kaj The Flying Nun. Li ankaŭ produktoris 10 epizodojn de The Twilight Zone (1963) kaj scenarigis 2 epizodojn por Bonanza (1964).

En la 1970-aj jaroj li reĝisoris interalie Hawaii Five-O, Mission: Impossible kaj Mannix. Liaj lastaj laboroj estis en komenco de 1980-aj jaroj ĉe Trapper John, M.D. kaj CBS Children's Mystery Theatre.