Munkás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Munkás (Laboristo)

  • 1. Aperis en Arad en 1920 kun titolo Bőripari Munkás kiel politika semajngazeto. De 1-a de majo 1921 ĝi ricevis la titolon Munkás. Ĉefredaktoris Tibor Fáskerti, redaktis Sándor Hustya, de la 2-a numero de 1922 János Orosz. Ĝi ĉesis la 22-an de aŭgusto 1922.
  • 2. Estis komunista partigazeto en Bukareŝto inter 27-a de majo 1923 kaj 9-a de aprilo 1924. Ĝia respondecredaktoroj kaj eldonistoj estis János Cloţan-Klotan, sekve Aladár Imre , Gelert Koszty, Encsel Mór. ĝi aperis senregule. Ĝia efektiva redaktoro estis Dezső Jász, kiu aperigis verkojn de Gábor Andor, Gyetvai János, Révész Béla, Mácza János; Kahána Mózes, Körösi-Krizsán Sándor, Fónagy János.

Fontoj[redakti | redakti fonton]