Multfokusa lenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardo tra multfokusa lenso. Kiam la lenso troviĝas en okulvitroj oni trarigardas nur malgrandan parton de la lenso kaj pro tio la bildo ne estas tiel distordata.
Partoj de mulfokusa lenso

Multfokusa lensoprogresiva lenso estas aparta lenso por okulvitroj, kies fokusdistanco ŝanĝiĝas laŭ la diametro. Tia maniere eblas akre vidi en proksimeco, en malproksimeco kaj en mezaj distancoj. La okulvitroj kun multfokusaj lensoj estas pli komfortaj ol tiuj kun du fokusdistancojn. Ĉilastaj havas du difinitajn zonojn. La supra parto kun malmultaj dioptrioj estas uzata por rigardi malproksimen kaj la malsupra parto kun pli multaj dioptrioj estas uzata por legi, skribi kaj fari delikatajn laborojn. En la multfokusaj lensoj la ŝanĝo de la fokusdistanco estas kontinua kaj la okuloj povas trovi ĝustan punkton por akre vidi je ĉiu distanco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua moderna progresiva lenso estis konstruita en Francio kaj nomiĝis Varilux1. Ĝi estis disvolvita de Bernard Maitenaz, patentita en 1953 kaj enkondukita en 1959 por la firmao Société des Lunetiers , kiu pli poste iĝis parto de la firmao Essilor.

Modernaj progresivaj lensoj estas nun plene akceptataj. Ili povas esti desegnataj por larĝa vidkampo kaj por ĉiuj individuaj bezonoj de la uzantoj.

La kompleksaj surfacoj de la multfokusaj lensoj estas produktataj per komputil-kontrolataj maŝinoj, kiuj permesas realigi ajnan formon. Dank' al tiu efika produktmetodo la prezo, kiu antaŭe estis tre alta, nuntempe malpliiĝas.