Estas submunicipoj Fuente Librilla, Yéchar, Baños de Mula, La Puebla de Mula, Casas Nuevas kaj Niño de Mula. La municipo Pliego estas enklavo sude de la municipo Mula.
Popola kredo asertas, ke la apudaj montoj estas devenaj el vulkanoj. Tiu supozo rilatas al la malkutima formo de la monteto sur kiu estas la ruinoj de la kastelo de Puebla de Mula, iama kvartalo de la urbo. Ses fakte tiu monteto estas formata de la samaj materialoj sedimentaj kiel la cetero de la baseno de la rivero Mula, nome temas pri kalkoŝtono. Tiu tipo de montoj estas konataj kiel "muelas" pro sia aspekto, kaj oni supozas, ke de tie devenas la nomo de la urbo, evoluita de la latina Mola al la nuna Mula. Tio forneas rilaton al la signifo de "mula" en la hispana, tio estas, mulino.
Inter vizitindaĵoj menciindas preĝejoj de Sankta Mikaelo, Sankto Domigo kaj Sankta Francisko, Monaĥinejo Encarnación, Ermitejo Carmen, Sanktejo de Niño Jesús de Balate, Kasteloj de Vélez kaj La Puebla, Palaco Casa Pintada, Arkeologia Kuŝejo El Cigarralejo ktp.