Moskeo de Malkoĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo de Malkoĉ
moskeo [+]
Koordinatoj45° 51′ 6″ N, 18° 18′ 1″ O (mapo)45.85166666666718.300277777778Koordinatoj: 45° 51′ 6″ N, 18° 18′ 1″ O (mapo)

Moskeo de Malkoĉ (Baranya)
Moskeo de Malkoĉ (Baranya)
DEC
Moskeo de Malkoĉ
Moskeo de Malkoĉ
Lokigo de Baranya en Hungario

Map
Moskeo de Malkoĉ
Vikimedia Komunejo:  Malkocs Bej Mosque [+]
vdr

Moskeo de Malkoĉ apartenas al la plej signifaj muslimaj konstruaĵoj en la tuta Hungario en Siklós.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kupolo de la moskeo

Laŭ posta surskribo de Evliya Çelebi Malkoĉ (origine Malkoç Bey) konstruis la moskeon en mezo de la 16-a jarcento. Ĝi restis netuŝita en 1686, kiam la unuigita kristana armeo reokupis la landoparton. Tiutempe oni tuj malkonstruis la moskeojn aŭ trakonstruis ilin al kirko (ekzemple Preĝejo Kandela Festo (Pécs)). Tamen tiu ĉi moskeo restis, sed paŝo post paŝo en la sekvaj jarcentoj partoj estis detruitaj aŭ trakonstruitaj al loĝdomo. Elek Fényes mem mencias la moskeon, same agis János Hunfalvy, poste Flóris Ferenc Rómer faris desegnaĵon pri tio en 1872, sed restis aliaj desegnaĵoj pri la moskeo de aliuloj. Tiutempe la moskeo situis en korto de hotelo, post longaj jaroj la hotelo iĝis kulturdomo. En 1901 oni malkonstruis parton de la kupolo. En 1969 feliĉe ankaŭ arkeologoj vidis la konstruaĵon kaj sistema rekonstruo okazis ĝis 1994 (samtempe la najbaraj domoj estis malkonstruitaj por la moskeo estu videbla). Oni profitis la menciitajn desegnaĵojn, la laboro sukcesis tiel bone, ke ĝi estis premiita per Europa Nostra. Ankaŭ Turkio helpis kaj alvenis diversaj objektoj por la interna parto. Post disfalo de Jugoslavio la rifuĝintaj bosnoj uzis la moskeon, krome la moskeo estas ankaŭ vizitebla muzeo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Interna parto de la moskeo

La moskeo situas sola, ĉar la najbaraj domoj estis malkonstruitaj. Ĝi formas kvadraton kun 12 metrajn longojn kaj ĝi estas kovrita origine per kupolo. La muroj estas 1,2 metrojn larĝaj. El la minareto restis nur la kvinlatera fundamento. Antaŭ la enirejo estis jam malaperinta vestiblo, tamen la fundamentoj videblas. Menciindas, ke tre similaj moskeoj estas videblaj en la iama Jugoslavio. Interne estas videbla fundamento de la predikejo. La galerio origine estis konstruita el ligno, tial ĝi ne restis, sed la pordo al la galerio ankaŭ nun estas videbla. Same estas videblaj kelke da niĉoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Objektoj el la ekspozicio
Interna parto