Montoj Ĉerski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montoj Ĉerski
montara sistemo
Alteco 3 147 m
Geografia situo 65° 6′ N, 146° 0′ O (mapo)65.103146.003Koordinatoj: 65° 6′ N, 146° 0′ O (mapo) f4
Montoj Ĉerski (Respubliko Saĥa)
Montoj Ĉerski (Respubliko Saĥa)
DEC
Montoj Ĉerski
Montoj Ĉerski
Situo de Montoj Ĉerski
Montoj Ĉerski (Rusio)
Montoj Ĉerski (Rusio)
DEC
Montoj Ĉerski
Montoj Ĉerski
Situo de Montoj Ĉerski
Map
Montoj Ĉerski
vdr

La Montoj Ĉerski (ruse Хребет Черского; literumita: Ĥrebet Ĉerskogo; jakute Черскэй хайалара) estas montaro de nordoriento de Rusio, en Orienta Siberio.

La monto Pobeda, la plej alta pinto de la montoj Ĉerski (norda deklivaro, 2008).

La montoj Ĉerski etendiĝas al longo de 1000 km, orientitaj en direkto NOk-SOr, kaj la ĉefa parto estas en la teritorio de la respubliko Jakutio, kaj malgranda parto, sude, en la Magadana provinco.

La montoj Ĉerski estas ambaŭflanke de la Arkta Cirklo, kaj formas parton de la montaroj de Orienta Siberio norde de la Lapteva maro. La masivo estas ĉirkaŭita nordoriente de la ebenaĵo de Orienta Siberio kaj oriente de la montoj de Moma; sudoriente la montoĉeno malaperas iom post iom en la Oĥotska Maro, kaj la lastaj sudaj deklivaroj etendiĝas ĝis la haveno de Magadano; sudoriente, ili etendiĝas ĝis la valo de la rivero Jana kaj ĝis la altebenaĵo Oimiakon kaj la montaro Verĥojanska.

En la masivo ekfluas kelkaj el la plej grandaj riveroj de Orienta Siberio, kiel la rivero Kolima kaj la rivero Tompo, kaj estas trapasata de la rivero Indigirka, kiu fluas laŭ mallarĝa kaj ondeca valo, separante la montoĉenon en du partoj per profunda fendaĵo.

La plej alta pinto de la montaro estas la monto Pobeda (en rusa, Gorá Pobeda), kun 3147 metroj, kaj la dua plej alta pinto estas la monto Aborigen (2586 metros) en la suda landlimo.

  • Koordinatoj 65°10′30″N 146°00′30″E