Monostorpályi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monostorpályi [monoŝtorpAji] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Derecske. Monostor signifas abatejo, kies restaĵojn oni trovis.

Grenejoj en Monostorpályi

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Monostorpályi situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Debrecen-Létavértes, la lasta estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj avaroj loĝis tie. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. Pesto okazis en 1738. En 1826 ankaŭ nun videblaj grenejoj konstruiĝis. En 1919 la rumanoj okupis la regionon. La judoj estis forigitaj en 1944. En 1960 kolĥozoj Tritikospiko kaj Konstitucio formiĝis.

Ne menciita vidindaĵo estas la kalvinana preĝejo. Apud la vilaĝo monto Bónis (bOniŝ) 138 m-ojn alta troviĝas. Vilaĝservoj estas poŝto, apoteko, lernejo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Monostorpályi naskiĝis fifama revoluciulo en 1849 Imre Hatvani.

Komunumoj pri monostor en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

(Monostor signifas: abatejo.)

Bátmonostor Bégamonostor Borsmonostor Felsőgyerőmonostor Kanizsamonostor
Magyargyerőmonostor Monostor Monostorpályi Monostorszeg Monostorszentgyörgy
Pélmonostor Tomajmonostora