Monda kroniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich von München: "monda kroniko" germane nomata Weltchronik, verkita en Bavario ĉirkaŭ la jaro 1400

"Monda kroniko" - germane Weltchronik - estis historiografia verko tipa por la malfrua antikva epoko kaj la mezepoko de centra Eŭropo, kutime verkita en latina lingvaĵo - kiu pretendis priskribi la kompletan mondan historion de la "kreo de la mondo" aŭ la "kreo de la homaro" inkluzive de la antikva epoko ĝis la respektiva nuntempo de la kronikisto. Fokuso de la priskribo kutime estis la historioj de regantoj kaj aparte imperiestroj de la helena, romia kaj posta kristana eraoj.

La plej malnovaj fragmentoj de monda kroniko fontas el la 2-a jarcento post Kristo kaj konatas je la nomo "Leipziger Weltchronik" ("monda kroniko de Lepsiko") de anonima, eble kristana, kronikisto. La unua plejparte konservita kristana monda kroniko estas verkaĵo de Sextus Iulius Africanus en la 3-a jarcento. Pliaj ekzemploj de antikvaj mondaj kronikoj estas la verkaĵoj de Eŭsebio de Cezareo, Johannes Malalas kaj la Chronicon Paschale aŭ "paska kroniko". Signifas krome mondaj kronikoj el Bizanco, kiel ekzemple la verkaĵoj de Georgios Sinkellos (Γεώργιος ὁ Σύγκελλος) kaj de Teofano (Theophanes Homologetes, Θεοφάνης Ομολογητής) el la 9-a jarcento; en la 12-a jarcento Johannes Zonaras ( Ἰωάννης Ζωναράς) verkis popularan kronikon.

En la latina mezepoko de Eŭropo same pluraj mondaj kronikoj estis verkitaj. Multaj el ili, ekzemple la Chronica sive Historia de duabus civitatibus ("kroniko aŭ historio de la du regnoj") de la verkisto Otto von Freising) provis atribui al sia epoko rolon en la "dia historio de saviĝo". Pliaj signifaj kronikoj estis tiuj de la juĝisto de Reims, de Frutolf de Michelsberg kaj lia daŭriganto Ekkehard de Aura, de Annalista Saxo (el la monaĥejo Berge en Magdeburgo) aŭ de Gottfried de Viterbo. Karakterizaj por la malfrumezepoka evoluo estas la verkaĵoj de Vinzenz de Beauvais, de Martin de Troppau aŭ de la anonima Flores temporum. Inter la kronikistoj verkantaj en popola lingvaĵo, aparte la aŭtoroj Rudolf de Ems, Heinrich de München, Jans la EnikelHeinrich Taube de Selbach trovis multnombrajn legantojn. Fine de la mezepoko la monda kroniko de Hartmann Schedel el Nurenbergo, presita kaj en germana kaj latina lingvoj, atestas pri la tiutempe daŭra intereso pri tiu ĝenro de historiografio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]