Saltu al enhavo

Modlnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modlnica
Paroĥa preĝejo de Sankta Adalberto en Modlnica.
Paroĥa preĝejo de Sankta Adalberto en Modlnica.
Paroĥa preĝejo de Sankta Adalberto en Modlnica.
vilaĝo en Pollando
Administrado
Ŝtato Pollando
Provinco Malgrandpollando
Komunumo Wielka Wieś
SIMC kodo 0342002 [+]
Poŝtkodo 32-085
Aŭtokodo KRA
Politiko
Urbestro Wojciech Mazur[1]
Demografio
Loĝantaro 1 456[1]  (2013)
Geografio
Geografia situo 50° 8′ N, 19° 52′ O (mapo)50.12916666666719.866944444444
Alto 350 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,25 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Modlnica (Pollando)
Modlnica (Pollando)
DEC
Situo de Modlnica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Modlnica [+]
vdr


Preĝejo en Modlnica, la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento

Modlnica estas pola vilaĝo en la Malgrandpollanda Provinco, en la distrikto Krakowski, en la komunumo Wielka Wieś. Dum la jaroj 1975-1998 ĝi lokiĝis en la Krakova Provinco.

La vilaĝo troviĝas apud la nord-okcidenta limo de Krakovo, ĉe la landvojo n-ro 94. Ĝi havas surfacon de 425,4 ha kaj 1456 loĝantojn (en 2013)[1] - ĝi estas la plej granda vilaĝo en la komunumo laŭ loĝantaro[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua setlado de la terenoj de la hodiaŭa Modlnica okazis en la neolitika periodo, ĝiaj spuroj venas de la jaroj 4500-1600 antaŭ Kristo. Verŝajne troviĝis tie pagana preĝejo. Laŭlegende apud ĝi baptis homojn Sankta Adalberto, dum sia misia migrado al Pollando.

La nomo de la vilaĝo ligiĝas kun alia legendo, laŭ kiu la sanktulo haltis tie kaj el lasita de li bastono elkreskis grandega tilio. Konforme al la loka tradicio, la legendon memorigas adorejo kun figuro de Sankta Adalberto troviĝanta en la vilaĝo.

La unua mencio pri Modlnica venas de la jaro 1254, kiam ĝi estis priskribita kiel vilaĝo kun privilegio de la krakova princo Boleslao la 5-a.

Antikvaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Modlnica troviĝas unika ligna paroĥa preĝejo de Sankta Adalberto kaj Dipatrino Dolora el la dua duono de la 16-a jarcento. Antaŭ la preĝejo situas sonorilturo el la 18-a jarcento, kun sonoriloj el la jaroj 1492 kaj 1542.

La biendomo de la familio Konopka

Apud la preĝejo troviĝas parko kun baroka–klasicisma biendomo el la dua duono de la 18-a jarcento (alikonstruita en 1813). La domo kaj la itala parko kun kelkcentjaraj tilioj, grandegaj poploj, salikoj kaj ulmoj apartenis al la familio Konopka. Ĉi tie dum kelka tempo laboris la etnologo Oskar Kolberg. Post la morto de Adam Konopka en 1931 la domo komencis ruiniĝi. Post la dua mondmilito ĝi estis konfiskita kaj nur en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam ĝi iĝis mastrumata de la Jagelona Universitato, ĝi estis renovigita kaj iĝis "Domo de Krea Laboro" (nune: Akcepteja-Konferenca Centro de la Rektoro de la Jagelona Universitato).

Referencoj[redakti | redakti fonton]