Mladen Draĵetin
Mladen Draĵetin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Младен Дражетин | ||
Naskiĝo | 3-an de marto 1951 en Novi Sad | |
Morto | 23-an de julio 2015 (64-jaraĝa) en Novi Sad | |
Lingvoj | serba vd | |
Ŝtataneco | Serbio vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto filozofo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mladen Draĵetin (Mladen Dražetin, Младен Дражетин; 1951-2015), ekonomikisto, dramaturgo, verkisto.
Naskiĝis la 3-an de marto 1951 en Novi Sad. Akiris komercistan lernejinstruitecon en Novi Sad, superan lernejinstruitecon en Varaĵdin, kaj diplomiĝis en la Ekonomika Fakultato en Subotica. Magistriĝis en la Fakultato pri dramaj artoj en Belgrado per la tezo "Specifeco de estiĝo kaj aktivado de koresponda teatro en Novi Sad, kun la projekto de pluperfektiĝo" (1989).
Fondis Korespondan teatron en Novi Sad (1974).
Aktivis kiel aktoro en teatraj prezentaĵoj kaj filmoj, kaj estis reĝisoro de du filmoj mutburleskaj.
Estis ĉefredaktoro de kelkaj gazetoj.
Publikigis sep serblingvajn poemarojn:
- "Pesme" ("Poemoj");
- "Sjaj tihe noći" ("Brilo de kvieta nokto");
- "Zametene uzde" ("Kaŝitaj bridoj");
- "Tuga sna" ("Sonĝtristo");
- "Posle lutanja" ("Post vagado");
- "Tajni porub" ("Sekreta bordero");
- "Srce na ljuljašci" ("Koro je lulilo").
Verkis ankaŭ la socialan dramon "Ispovest" ("Konfeso"), kaj la eksperimentan komedion "Filozofija" ("Filozofio").
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Boriša Milićević, Poeziaj donacoj, Esperanto-societo "Marko Nešić", Novi Sad, 2003.