Mildmantela lutro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mildmantela lutro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Subfamilio: Lutrenoj Lutrinae
Genro: Lutrogale
Lutrogale perspicillata
(I. Geoffroy Saint-Hilaire, 1826)
Konserva statuso
VU[1]
Nuna kaj iama vivareao de sudaziaj lutroj
Nuna kaj iama vivareao de sudaziaj lutroj
Nuna kaj iama vivareao de sudaziaj lutroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
video de Lutra perspicillata
Lutra perspicillata

La Mildmantela lutro (Lutrogale perspicillataLutra perspicillata) estas specio de lutro kiu vivas en plej el la Hindia subkontinento kaj de Sudorienta Azio, kun disaparta populacio en Irako. Ĝi estis listita kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo ekde 1996 kaj estas minacata pro habitatoperdo, poluado de humidejoj kaj ŝtelĉasado pro eksterleĝa komerco de naturo.[1] Kiel ties nomo indikas, ties felo estas milda kaj pli maldensa ol tiu de aliaj lutrospecioj.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La mildmantela lutro estas relative granda lutro, el 7 ĝis 11 kg peza kaj 59 ĝis 64 cm longa kapo-korpe, kun vosto de 37 ĝis 43 cm longo. Ĝi distingiĝas el aliaj lutrospecioj pro sia pli rondoforma kapo kaj senhara nazo kun formo de distorta diamanto. Ties vosto estas ebeneca, kontraste al la pli rondoformaj vostoj de aliaj lutrospecioj. Ties kruroj estas mallongaj kaj fortaj, kun grandaj retecaj piedoj un fortaj ungegoj. Kiel ties nomo sugestas, ĝi havas malkutime mallongan kaj mildan brilan felon; tiu estas malhele al ruĝece bruna laŭlonge de la dorso, dum la suba parto estas helbruna al preskaŭ grizkolora. Inoj havas du parojn de mamcicoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2015) “Lutrogale perspicillata”, IUCN Red List of Threatened Species 2015, p. e.T12427A21934884. Alirita 30a de oktobro 2018.. 
  2. (2005) “Lutrogale perspicillata”, Mammalian Species 786, p. 1–4. doi:10.1644/786.1. Alirita 2013-02-11..