Miklós Vitéz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Vitéz
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1888 (1888-09-21)
en Kecskemét
Morto 23-an de januaro 1956 (1956-01-23) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Miklósné Vitéz vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoscenaristoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós VITÉZ [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vitéz Miklós estis hungara scenaristo, verkisto, ĵurnalisto.

Miklós Vitéz [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1888 en Kecskemét, li mortis la 23-an de januaro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Vitéz frekventis kalvinanan kolegion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto, Parizo, Berlino. Li iĝis jura doktoro. Ekde la fruaj 1910-aj jaroj li estis ĵurnalisto de gravaj gazetoj (ekzemple Népszava), dum la 1-a mondmilito soldato. Jam dum la studentaj jaroj li verkadis, lia unua dramo estis prezentita en 1914. En la teatra jaro 1919 li estis arta direktoro de Teatro Madách. Inter 1928 kaj 1931 li estis dramaturgo de Nova Teatro (Budapeŝto). Depost 1945 li laboris en eldonejo. Li edziĝis kvarfoje, lastfoje en 1955.

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Az ellopott szerda (1933, kun Károly Nóti)
  • Sonĝoaŭto (1934, kun iu alia; post jardekoj ankaŭ furora teatraĵo)
  • Nehéz apának lenni (1938)

Elektitaj dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Évforduló (tragedio, 1911)
  • Gyáva (1914)
  • Akiknek egy a sorsuk (1919; prezentita tutlande pli ol 1000-foje)
  • Budai Nagy Gergely (1925; komedio)

Aliaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kezek (1940; romaneto)
  • Megöltem egy embert (1930; tradukaĵo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.