Saltu al enhavo

Miklós Spányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Spányi
Miklós Spányi
Miklós Spányi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1962 (1962-05-02) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro Munkeno (1989–1990)
Muzikakademio Franz Liszt (1980–1988)
Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) Traduki (1976–1980)
Royal Conservatory of Antwerp (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fortepianist (en) Traduki
muzikologo
orgenisto
klavicenisto
clavichordist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://miklosspanyi.de/
vdr

Miklós Spányi [miklOŝ ŝpanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Spányi Miklós estas hungara klavicenisto, orgenisto, klavikordisto, pianegisto, orkestrestro kaj altlerneja instruisto.

Miklós Spányi[1] naskiĝis la 2-an de majo 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Spányi maturiĝis en muzikarta mezlernejo en 1980, lia instruisto pri komponado estis István Fekete Győr. Spányi studis samtempe orgenadon en alia muziklernejo. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1988, liaj plej gravaj instruistoj estis János Sebestyén kaj Ferenc Gergely. Li studis ankaŭ ĉe la Reĝa Flandra Konservatorio en Antverpeno en 1987 kun en:Jos van Immerseel kaj ĉe la muzika altlernejo en Munkeno en 1990 kun en:Hedwig Bilgram. Jam dum la studentaj jaroj ekde 1983 li donis koncerton kaj li atingis la unuajn lokojn en muzikkonkursoj en Nantes (1984) kaj Parizo (1987). Tiutempe li fondis propran barokan orkestron. En la sekvaj jaroj li donis koncertojn en plej multaj eŭropaj landoj kiel solisto pri historiaj klavarinstrumentoj kaj ankaŭ kiel membro de diversaj barokaj orkestroj. Inter 1990 kaj 2012 li instruis en Oulu, kie li fondis ankaŭ orkestron pri malnova muziko. Iom poste li instruis en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, muzika altlernejo de Mannheim kaj en konservatorio en Amsterdamo. Li estas aktiva ankaŭ en komponado kaj verkado de muzikartikoloj.

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]