Mihály Rónai
Mihály Rónai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rosenberg Miksa |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1879 en Eger |
Morto | 10-an de januaro 1945 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Frat(in)oj | Dénes Rónai • Hermin Rónai |
Edz(in)o | Emma Hauser |
Infano | Mihály András Rónai |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • novelisto |
Mihály Rónai [mihAj rOnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rónai Mihály estis hungara bestokuracisto, novelisto. Lia fratino estis Hermin Rónai.
Mihály Rónai[1] naskiĝis la 18-an de novembro 1879 en Eger, li mortis la 10-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Mihály Rónai devenis el juda familio. Li laboris en pluraj lokoj sen maturiĝo, tamen poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1901. Post la diplomo li laboris en la ĉefurba buĉejo, kie li respondecis pri kvalito de la viandoj. Inter 1904 kaj 1908 liaj noveloj aperis ekzemple en Népszava kaj Nyugat. Li surdiĝis en 1910, tamen li lernis komunikadi perfekte. Li estis tre aktiva ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko. Li faris ankaŭ patologiajn esplorojn en la altlernejo inter 1920-1944, dum en 1940 li pensiuliĝis. Li estis murdita dum sieĝo de Budapeŝto fare de nazioj. Lia edzino naskis filon.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Beethoven-kesergő és egyebek (novelaro, 1903)
- Húsvizsgálók könyve (kunaŭtoro, 1910)
- Constitutio melanotica, a színehagyó szürke lovak pigmentációs jelenségei és analógiái az állati és emberi pathológiában (1927)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- busto en Budapeŝto [1]
- memortabulo en Budapeŝto (1983; depost la socialismo estas nevidebla) memortab
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingvaj datenoj kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2021-01-30 per la retarkivo Wayback Machine