Mihály Ihász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mihály Ihász [mihAj ihAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ihász Mihály estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).

Mihály Ihász [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1931 en Vaszar. Li mortis la 1-an de junio 2002 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Ihász frekventis gimnazion en Pápa, universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en hospitalo. En 1964 li iĝis kirurgo. Li ekinstruis en universitato en 1997. Kelkfoje li studvojaĝis en Munkeno, Vaŝingtonio, Vieno kaj li ofte prelegis en kongresoj. Li longe estis ĉefredaktoro de Acta Chirurgia Hungarica. Li ricevis premiojn inter 1969-2000.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a vékonybél-nyálkahártya sebészi vonatkozású pathophysiologiai kérdéseihez (1968)
  • Vagotomia, (1980)
  • Szemléletváltozás a peptikus fekélyek sebészi kezelésben (1992)
  • Twenty five years of peptic ulcer research in Hungary, (1997)
  • Az onkoterápia irányelvei, (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]