Mihály Hefkó
Mihály Hefkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1950 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | internodekoraciisto |
Mihály Hefkó [mihAj hefkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hefkó Mihály estas hungara arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (koresponda (2013), ordinara (2017)).
Mihály Hefkó[1] naskiĝis la 9-an de julio 1950 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Mihály Hefkó akiris diplomon en Industriarta Universitato de Budapeŝto en 1975. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Németh (arkitekto pri internaj spacoj) kaj György Jánossy (arkitekto). Post la diplomo li iomete estis lignaĵisto, poste restaŭristo en muzeo. Inter 1978 kaj 1987 li laboris en ŝtata entrepreno, En 1988 li fondis propran firmaon kune kun Gábor Anti Szabó. Hefkó estis arta gvidanto ĝis 2013. Li ekinstruis en Negoca Altlernejo de Budapeŝto en 2010. Li ricevis premiojn inter 1982-2004.
Elektitaj planitaj internaj spacoj[redakti | redakti fonton]
- biblioteko Allmédia (1979)
- biblioteko en Baja (1985)
- libroeldonejo en Budapeŝto (1995)
- biblioteko en Budafok (2005)
- historia monumento en Vár (2013-2016)
Ekspozicio sola[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (2005)
Grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1983)
- Budapeŝto (1985, 2003, 2013)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-03-19 per la retarkivo Wayback Machine