Mihály Gohér

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mihály GOHÉR [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gohér Mihály estis hungara inĝeniero, profesoro.

Mihály Gohér [1] Arkivigite je 2015-11-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de oktobro 1895 en Kiskőrös. Li mortis la 17-an de aprilo 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Gohér abiturientis en gimnazio de Szarvas en 1914, poste li plulernis en la teknikuniveristato 2 jarojn, poste li estis soldato dum la 1-a mondmilito. Li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1922, poste li havis postenon en fabriko. Li okupiĝis pri transformatoroj, elektromotoroj, elektraj lokomotivoj. Ekde 1925 li redaktis fakrevuon Elektrotechnika. En 1968 li estis nomumita docento en la menciita universitato. Li ricevis premiojn en 1924 kaj 1969, oran diplomon en 1972.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szinkronizált és kompenzált indukciós motorok (1924) - premiita studo
  • Egyfázisú indukációs motorok számítása (1953)
  • Nagyfeszültségű motorok gyártási és üzemi problémái (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.