Michel Temer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Temer
Persona informo
Michel Temer
Naskonomo Michel Miguel Elias Temer Lulia
Naskiĝo 23-an de septembro 1940 (1940-09-23) (83-jaraĝa)
en Tietê
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugalabrazilportugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Pontifícia Universidade Católica de São Paulo • Law School, University of São Paulo • Universitato de San-Paŭlo vd
Partio Partio de la Brazila Demokrata Movado vd
Subskribo Michel Temer
Familio
Edz(in)o Marcela Temer • Maria Célia de Toledo vd
Infanoj Maristela Temer • Michel Temer Filho vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • poeto vd
Aktiva en San-Paŭlo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michel Miguel Elias Temer Lulia (naskiĝis la 23-an de septembro 1940 en Tietê, San-Paŭlio, Brazilo) estas brazila politikisto de la partio Partido do Movimento Democrático Brasileiro (PMDB) kaj la oficanta prezidanto de Brazilo. La 12-an de majo 2016 li transprenis la prezidantan oficon por la daŭro de la sesmonata senpostenigo de la elektita prezidantino Dilma Rousseff. Post kiam la federacia senato de Brazilo la 31-an de aŭgusto 2016 voĉdonis favore al definitiva senpostenigo de Dilma Rousseff, li transprenis la funkcion de ŝtatestro en liberala-konservativa registaro ĝis novaj balotoj, maksimume ĝis la jam antaŭe fiksita balota dato de 2018.[1] En tiu ŝtatestra funkcio li ankaŭ oficiale malfermis la someran olimpikon 2016.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo Brasilien: Senat stimmt für Dilma Rousseffs Amtsenthebung. (germane: "Brazilo: senato voĉdonas por senpostenigo de Dilma Rousseff") kun informoj de la novaĵagentejoj dpa kaj Reuters en la retejo de la magazino Der Spiegel, la 31-an de aŭgusto 2016
Antaŭe:37-a Prezidanto de BraziloPoste:
Dilma Rousseff2016–2018Jair Bolsonaro