Michel MARTELLY (n. la 12an de februaro1961 en Port-au-Prince, Haitio), pli populare kaj karesnome "Sweet Micky" (Dolĉa Miĉjo) — kio foje aludas lin mem foje lian grupon (kun membroj, gitarludisto Alex Tropnas kaj basludisto Welton Desire) — estas haitia artisto, komponisto kaj muzikisto, fama pro sia socipolitika aktivismo. En Julio de 2010, li anoncis, ke li kandidatiĝos por la Prezidenteco de Haitio. En unua balotado li ne ricevis sufiĉan apogon kaj la sekvantoj ege protestis ke temas pri ne justa kalkulado.
Miami New Times, 29a de majo1997. "His Music Rules in Haiti: Sweet Micky's provocative music moves Haitians with an infectious beat and political overtones" [1]