Michel Dechy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Dechy
Persona informo
Naskiĝo 1947
Lingvoj francaEsperantoangla
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Nathalie Dechy
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • tenisa trejnisto
vdr

Michel DECHY (prononco laŭ sistemo IFA [miʃˈɛl dəʃˈi], naskiĝis en 1947) estas franca esperantisto kaj instruisto. Ekde 1970 ĝis la emeritiĝo en septembro 2005 li instruis matematikon en mezgradaj lernejoj (en Francio: liceoj kaj kolegioj), kaj krome en la studentaj jaroj en Lille malkovris tenison kaj plibonigis siajn konojn ĝis profesia trejnisto. Li tre fervoras por Esperanto ekde kvaronjarcento, post kiam li lernis ĝin en novembro 1998, aktivas en la loka Esperanto-movado en la komunumaro Eŭropa Metropolo Lille, aparte en sia hejmurbo Villeneuve-d'Ascq, tiukadre ankaŭ estis akiva LKK-ano de la UK 2015, kaj regule ekde la 2000-aj jaroj prezentas Esperanton en kursoj de regulaj lernejoj de sia urbo - pri tio donas bonan impreson la televida raporto pri li, videbla en la eksteraj ligiloj. Krome li prezidis la Nordfrancian Esperanto-Federacion de decembro 2015 ĝis decembro 2022, kaj tiam elektiĝis ĝia honora prezidanto.

Tenisa instruado[redakti | redakti fonton]

Kiel tenisa trejnisto li ne nur aktivis en Eŭropo, sed en 6 sinsekvaj someroj ankaŭ profesie instruis tenison en Usono - tiom longe kiom la francaj lernejaj ferioj permesis al li kaj al sia familio. Li mem menciis en intervjuo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ke pluraj el liaj tenisaj lernantoj tre bone sukcesis je regiona kaj nacia nivelo, sed lia filino Nathalie Dechy atingis internacian nivelon: dum ŝia longa profesia tenisa kariero inter 1994 kaj 2009, ŝi partoprenis 54 sinsekvajn grandŝlemajn turnirojn, la renomaj turniroj Wimbledon en Londono, Roland Garros en Francio, US Open kaj Australian Open.

Esperanta instruado kaj eldonado[redakti | redakti fonton]

Jam la lernojaron 1999-2000, li pli «oficiale» instruis Esperanton, po unu horo ĉiusemajne, al la lernantoj de lia kolegio en volontula klaso. En 2001, «Jaro de la Lingvoj» laŭ Eŭropa Unio, pluraj dekoj da tiaj volontuloj estis invititaj en la Eŭropa Parlamento de Strasburgo, la 9-an de majo. Dum kelkaj minutoj iu oficiale paroladis esperante en tiu fama loko, kie la junuloj rolis kiel eŭropaj deputitoj. En mia kolegio li ĉiujare sukcesis instrui al volontuloj ĝis lia emeritiĝo kiel matematika instruisto en septembro 2005. Ekde tiam mi daŭre instruas Esperanton en Universitato pri Libera Tempo en Lille kaj en Lille III, Universitato pri literaturo. Samtempe, ekde la jaroj 2000, li prezentas Esperanton en bazlernejoj, en kolegioj kaj liceoj, eĉ foje en universitato, invitita de konataj aŭ amikaj kolegoj, kompreneble ĉiam kun permeso, eĉ aprobo de la instituciestroj.

En informstandoj pri Esperanto li rimarkis, ke la interesitojn speciale allogas bildstriaj albumoj en Esperanto, aparte la albumoj «La Nigra Insulo» kaj «La Krabo kun oraj pinĉiloj» de la fama serio de bildrakontoj, «la Aventuroj de Tinĉjo» fare de Hergé. Pro tio, en 2005 li engaĝĝis pri la eldono de «Tinĉjo en Tibeto», kaj rapide uzas ĝin kiel informilo kaj pedagogilo. La lernantoj legas, rolludas, parolas, ridas, plezure demandas kaj respondas. La instruajn spertojn li fine eldonis en 2010, en libreto «la bildstrioj kiel lernolibroj». Nome de Espéranto France, fine de 2012, li respondecis pri la eldono de «La Templo de l'Suno», kvara esperantlingva albumo de la fama serio. Regule li prelegas france en diversaj kluboj kiel Rotario, Lions, Soroptimist Internacia - foje por prezenti Esperanton pere de Tinĉjo, sed ankaŭ esperante por prezenti la verkaron de Hergé. Tiel li invitiĝis prelegi en Portugalio, Hispanio, Italio, Belgio - kaj en francaj urboj kompreneble.

Ekde 2013, en bazlernejoj en Francio, oni povas oficiale instrui Esperanton, fine de la lernotago al volontuloj dum TAP (akronimo pri "tempaj agadoj pedagogiaj"). Danke al tiuj novaj eblecoj li denove instruas Esperanton al junuloj, kaj tre dankemas per tiu agado resti juneca.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]