Saltu al enhavo

Mi eliras sola vojon mian (versaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mi eliras sola vojon mian
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Miĥail Lermontov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1843
vdr

"Mi eliras sola vojon mian..." (ruse Выхожу один я на дорогу) estas ruslingva versaĵo de Miĥail Lermontov, skribita en 1841.

Ĉi tiu versaĵo estas unu el la lastaj de Lermontov: li kreis ĝin en jaro de sia morto.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Originala varianto kaj esperanta traduko (vidu tekston):

Ruslingve En Esperanto (tradukis N. Fedotov)
Выхожу один я на дорогу;

Сквозь туман кремнистый путь блестит;
Ночь тиха. Пустыня внемлет богу,
И звезда с звездою говорит.

В небесах торжественно и чудно!
Спит земля в сияньи голубом...
Что же мне так больно и так трудно?
Жду ль чего? жалею ли о чем?

Уж не жду от жизни ничего я,
И не жаль мне прошлого ничуть;
Я ищу свободы и покоя!
Я б хотел забыться и заснуть!

Но не тем холодным сном могилы ...
Я б желал навеки так заснуть,
Чтоб в груди дремали жизни силы,
Чтоб дыша вздымалась тихо грудь;

Чтоб всю ночь, весь день мой слух лелея,
Про любовь мне сладкий голос пел,
Надо мной чтоб вечно зеленея
Темный дуб склонялся и шумел.

Mi eliras sola vojon mian,

voj' ŝtonoza brilas tra malhel'.
Paca nokt'. Dezert' auskultas Dion,
kaj kun stel' interparolas stel'.

La ĉiel' - majesta kaj solena.
Dormas ter' sub blua firmament'.
Kial do en kor' doloro prema?
Ĉu bedaŭr' min regas? aŭ atend'?

Jam atendas mi de l' viv' nenion,
nek bedaŭras iel pri l' pase'!
Volus mi liberon kaj trankvilon
kaj ekdormus sen lamenta ve'!..

Ne en tiu tomba dormo frida
volus mi eterne dormi, sed -
ke en mi dormetu fort' rigida,
ke spiradu brusto en kviet'.

Kaj ke dolĉa voĉ' orelon mian
dorlotadu per amkant' sen fin';
super mi eterne verdfolia,
brua kverk' sinkline lulu min.

Aliaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.