Metro (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metro
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161 799  (2015) [+]
Loĝdenso 2 354 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 7′ S, 105° 18′ O (mapo)-5.1166666666667105.3 [+]
Alto 60 m [+]
Areo 68,74 km² (6 874 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Metro (Sumatra)
Metro (Sumatra)
DEC
Metro
Metro
Situo de Metro
Metro (Indonezio)
Metro (Indonezio)
DEC
Metro
Metro
Situo de Metro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Metro, Indonesia [+]
vdr

Metro (indonezie Kota Metro) estas universitata urbego en Indonezio, en la insulo Sumatro, en provinco Lampungo. La loknomo devenas el la nederlanda vorto "Meterm," kiu signifas centro. Tiu signifas la mezon inter centra kaj orienta Lampungo, eĉ la mezon (centron) de la provinco. Fakte estas limŝtono en la formo de turo nomata Turo Meterm en placo.

Fontano en Metro

Geografio[redakti | redakti fonton]

Metro situas en interno de suda parto de la insulo sur ebenaĵo. Provinca ĉefurbo Bandar Lampung troviĝas 36, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 206, Palembang 244, Bandungo 324, Semarang 603, Jogjakarto 634, Batam 708, Padango 718, Pekanbaru 759, Surabajo 856, Medano 1216, Makassar 1564, Banda Aceh 1624 kilometrojn (aere) [1].

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La urbo estis konstruita laŭ la nederlanda planada sistemo. Ĝia ekonomia kaj politika centro estas en la centro, en la ĉirkaŭaĵo de la urba parko. Ĉiuj kvin provincaj kaj landaj vojoj, kiuj kuras al Metro, renkontiĝas ĉi tie. La norda urboparto estas loĝkvartalo, la okcidenta estas uzata por komerco, la suda por agrikulturo, fine suda kaj orienta partoj por edukaj kaj aliaj publikaj instalaĵoj.

Moskeo en Metro

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1936 tiu loko havis la nomon Trimurjo, malofte loĝata kun dencaj arbaroj. Ĝi estis izolita de la indiĝenaj homoj. Tamen en 1936 la kolonia registaro sendis migrantojn el Javo por koloniigi la areon, kiu helpis trankviligi troloĝatecon de Javo, samtempe mildigi la influon de indoneziaj sendependistoj. En 1937 la loknomo de la areo estis ŝanĝita de Trimurjo al Metro kun statuso distrikto. Oni konstruis ankaŭ pli da vojoj, same kiel klinikon, policejon kaj administrajn oficejojn. Antaŭ 1941 moskeo, poŝtejo, granda merkato kaj gastejo estis konstruitaj, elektro, telefonaj linioj kaj irigaciaj kanaloj estis instalitaj. Post la japana invado en 1942 ĉiuj nederlandaj personoj estis evakuitaj aŭ kaptitaj. La ceteraj homoj estis trudlaboristoj, ili konstruis bunkrojn kaj aliajn strategiajn havaĵojn. La revenintaj nederlandanoj jam batale povis reokupi la urbon de la indoneziaj patriotoj. En 1976 Metro iĝis ĉefurbo de la nove formita Centra Lampung. En 1986 la urba statuso estis levita al administra urbo, aŭtonomia urbo en 1999.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej granda kontribuanto al la urba ekonomio estas la serva sektoro (23%), komerco (20%) kaj agrikulturo (ĉefe rizoj 17%).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Metro kuras 5 vojoj, inter ili la plej grava el Bandar Lampung. En tiu direkto ankaŭ flughaveno situas.

Lerneja enirejo en Metro

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Metro universitato aŭ fakultato, ankaŭ instituto, akademioj, kolegioj funkcias, kiel la plej altaj edukejoj en la urbego.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Metro estas klasifikita kiel ekvatora klimato. En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare inter 2200-2900 mm. La averaĝa jara temperaturo estas inter 26-28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans