Meindert DeJong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meindert DeJong
Persona informo
Meindert De Jong
Naskiĝo 4-an de marto 1906 (1906-03-04)
en Wierum
Morto 16-an de julio 1991 (1991-07-16) (85-jaraĝa)
en Miĉigano
Lingvoj nederlandaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Kalvin-Universitato vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva dum 1938– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Meindert DeJONG (la 4-an de marto 1906 - la 16-an de julio 1991) estis usona porinfana verkisto.

La verkado de DeJong gajnis al li plurajn gravajn premiojn en la kampo de porinfana literaturo, inkluzive de la Premio Andersen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

DeJong naskiĝis en 1906 en la vilaĝo Wierum en la provinco Frislando en Nederlando. En 1914, kiam li estis 8 jaraĝa, lia familio enmigris al Usono kaj ekloĝis en Grand Rapids, Miĉigano. DeJong studentiĝis ĉe kalvinisma lernejo, kaj studis por tempeto ĉe la Universitato de Ĉikago sed foriris sen ricevi diplomon. Dum la Granda Depresio li laboris en diversaj malgravaj laboroj, inkluzive kiel laboristo en agrikultura bieno. Loka bibliotekisto proponis ke li verki infanlibron pri siaj spertoj en la bieno, kaj tiel lia unua romano estis publikigita en 1938 : "The Big Goose and the Little White Duck" (La Granda Ansero kaj la Blanka Anaso).

Li komencis verki por infanoj, sed dum Dua Mondmilito li forlasis tiujn okupojn kaj aliĝis al la Usona Aerarmeo kaj servis en Ĉinio. Post la milito li revenis al verkado por infanoj.

Post la milito, DeJong sukcesis reveni al la statuso de plej elstara porinfana verkisto en Usono. Dum kelka tempo li vivis en Meksiko kaj provis ekloĝi en Norda Karolino, sed finfine li revenis al Miĉigano kie li daŭre verkis. Ses el liaj romanoj estis ilustritaj fare de la verkisto kaj ilustristo Maurice Sendak. En 1986 li publikigis sian lastan romanon.

La libroj de DeJong estis inspiritaj per lia infanaĝo en la malgranda nederlanda vilaĝo de Frislando. Lia libro "Domo de la Sesdek Patroj" estis desegnita de lia sperto dum Dua Mondmilito en Ĉinio.

Premioj[redakti | redakti fonton]

La verkado de DeJong por infanoj estis laŭdita kaj aprezita, kaj DeJong gajnis multajn gravajn premiojn en la kampo de porinfana literaturo.

  • En 1954, la libroj "Shadrach" kaj "Hurry Home Candy" notiĝis kun la Newbery Medalo de Honoro.
  • En 1955 lia libro "Rado sur la Tegmento" gajnis la Newbery Medalon. La libro ankaŭ gajnis la germanan literaturan premion "Deutscher Jugendliteraturpreis" en 1957, kaj la "Lewis Carroll Bookshelf Award" en 1963.
  • En 1956, la libro "La Domo de la Sesdek Patroj" gajnis la Newbery Medalon de Honoro, same kiel la "Josette Frank" premion, kiu tiam estis nomita la "Infanlibro-Premio de la Infana Esplorado-Asocio".
  • En 1959 lia libro "Along Came A Dog" gajnis la Newbery Honoran Mencion.
  • En 1962, DeJong gajnis la Premion Andersen pro sia kontribuo al porinfana literaturo. Li estis la unua usona verkisto se temas pri gajni tiun premion.
  • En 1969 lia libro "Vojaĝo el Peppermint Street" gajnis la Nacian Libropremion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]