Saltu al enhavo

Meike Höbbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meike HÖBBEL (naskiĝis la  31-an de aŭgusto 1973(nun 1973-08-31), do nun 50-jara) estis germana esperantistino ekde la 16-a vivjaro. Ŝi fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) pri renkontiĝoj,[1] dum ŝi estis lernejano en Eschwege, norda Hesio, kaj en la sekvaj unuaj jaroj de studado en Frankfurto ĉe Majno. Ŝi estis la pli juna fratino de du jarojn pli aĝa Thorsten Höbbel, kiu same esperantistiĝis en la 16-a vivjaro, do antaŭe ol ŝi, kaj varbis ŝin por aktivado en GEJ. Daŭre ŝi vivas en Frankfurto ĉe Majno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1991, paĝo 11