Saltu al enhavo

Meganomo (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meganomo (Krimeo) (Krimeo)
Meganomo (Krimeo) (Krimeo)
DMS
Meganomo (la fora masivo dekstre) vidata el Sudako

Meganomo (ruse Меганом, ukraine Меганом) estas duoninsulo, kabo kaj monta masivo en Krimeo. La nomo de la masivo venas el la greka lingvo; la elemento mega (μεγα) signifas "granda", "vasta", la elemento nomas (νομη, νομας) signifas "paŝtejo", eventuale ankaŭ "loĝejo".

La duoninsulo troviĝas ĉe la Suda Bordo de Krimeo, iom oriente de la urbo Sudako. Okcidente ĝi estas limigata de la monto Alĉak, oriente ĝin limigas la alfluejo de la rivero Koz. Norde la duoninsulo estas limigita de la monto-kresto Tokluk-Sirt. Administre la duoninsulo apartenas al la Sudaka municipo.

La areo de la duoninsulo estas ĉ. 20 km², la longo de la bordo - ĉ. 16 km. Meganomo estas malmulte loĝata (kelkaj negrandaj loĝlokoj troviĝas nur en ĝiaj periferiaj partoj). La sud-orienta parto de la duoninsulo estas monta, ĝia plej alta punkto - la pinto Meganomo - altas 358 metrojn. La saman nomon havas ankaŭ la plej elstara kabo (krom ĝi estas ankoraŭ kelkaj malpli grandaj kabetoj - Ribaĉij, Bugas, Tolstij ka.). La montaj petroj estas formitaj de kalkoŝtonoj, troveblas ankaŭ vulkan-devenaj petroj. La nord-okcidenta parto estas pli ebena kaj malalta.

Meganomo estas iom dezerteca teritorio; laŭ la jara kvanto de hidrometeoj ĝi estas unu el la plej sekecaj lokoj en Krimeo. La rokaj deklivoj kaj bordoj preskaŭ ne estas kovritaj de iuj plantoj. En la centra parto dominas sekstepaj herboj, arboj kaj arbustoj estas maloftaj. Por Meganomo estas karakterizaj la fortaj ventoj, kies energio estas uzata por produktado de elektroenergio (ekde majo 2002 ĉi tie funkcias vent-energia centralo, kiu havas sume 58 ventoturbinojn).

Meganomo riĉas je arkeologiaj restaĵoj, kiuj ĉefe apartenas al la periodo de helena koloniado de la nordaj bordoj de la Nigra Maro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

La rokeca reliefo de Meganomo
La bordo de Meganomo
La bordo de Meganomo (videblas la enakva roko "Dorsnaĝilo de ŝarko)