Mazhar Khaleqi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazhar Khaleqi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1938 (1938-09-09) (85-jaraĝa)
en Sanandaĝo
Lingvoj kurda
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo muzikistokantisto
vdr

Mazhar Khaleghi (kurda: naskiĝis la 9-an de septembro 1938)[1] estas unu el la plej famaj kurdaj kantistoj, fama por sia folklora muziko[2] en la irana kurdlingva varianto (sorani)[3]. "Asoy Kurd" kaj "Pepûley Azadî" estas iuj el siaj konataj kantoj.

Li forlasis Iranon pro la Irana Revolucio post kiam li ne plu rajtis kanti kaj aŭdigi sian muzikon en Irano kaj tial elmigris al Britio[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Khaleqi naskiĝis en la urbo de Sanandaĝo ((persalingve سنندج, sorani-kurde : سنە, Sine) en Irano. Li komencis kanti kiam li estis en la elementa lernejo kaj havis ok jarojn. La lerneja muzika instruisto donis kromlecionojn por lin instrui kiel legi notojn kaj lerni kurdajn kaj persajn Maqam. Li ricevis pliajn muziklecionojn de la kurda muzikistmajstro Hassan Kamkar, la patro de la famaj muzikistoj kaj prezentistoj, la Kamkars[4].

Ĉe la aĝo de dek du, Mazhar estis invitita kanti per la urba radio en Sine.

Mazhar Khaleqi forlasis la urbon Sine por studi en Teherano (Universitato de Teherano) en la somero de 1958. Li komencis novan karieron ĉe Radio Teherano. La riĉa kurda popolkanto kaj lia fono helpis lin fariĝi proksima amiko de multaj iranaj dirigentoj kiel Hananeh, Kasravi, Tajvidi, Yousefzamani, Mirzadeh, Naseri kaj aliaj.

Li registris pli ol 150 kurdajn popolajn melodiojn, kun diverstipaj orkestroj kiel la Simfonia Orkestro aŭ la orkestro de Radio Teherano. Li forlasis Iranon post kiam la revolucio en 1979 malebligis la dissendon de ajna tipo de muziko ne enhavanta islamajn versojn.

Mazhar Khaleqi kaj Sherko Bekas

Li estis la direktoro de la Instituto pri Kurda Heredaĵo en Sulajmanija kaj Dahuk, kiu situas en la kurda regiono de Irako. La centro aktivas pri kurdaj arto, literaturo kaj folkloro[5][6].

Kurda identeco[redakti | redakti fonton]

En respondo al demando kiel la kurdoj povus atingi siajn kulturajn kaj politikajn rajtojn ene de la kvar landoj kun kurda loĝantaro — Irano, Irako, Sirio kaj Turkio — Khaliqi respondis jene:

“Pro tutmondiĝo estas neevitebla ke estus kompromisoj. Mi ne celas diri tion el politikaj vidpunktoj, sed el vidpunkto de arto kaj kulturo. Ni ne devus lasi niajn tradiciojn forvaporiĝi en la tutmondiĝanta mondo. Kontraŭe, ni devus uzi la tutmondiĝon kaj teknologion por puŝi nian muzikon kaj nian kulturon preter Mezorienton.”[7]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) The manifestation of the Creator returns to his hometown Arkivigite je 2019-12-24 per la retarkivo Wayback Machine, Iribnews.ir
  2. (en) Caldani, Paul (Aprilo 2010). "Mazhar Khalaghi Kurdish Singer". Golestan Iran The Land of Arts.
  3. (persian) Master Mazhar Khaleghi, a renowned Kurdish artist, returned home after five years away, Aftabnews.ir
  4. (en) Biography, PeoplePill
  5. (en) Kultura Festivalo Arkivigite je 2019-09-26 per la retarkivo Wayback Machine, Kurda Heredaĵa Instituto
  6. (en) Music and living together[rompita ligilo] (Khaligi pri muziko kaj vivi kune), Kurda Heredaĵa Instituto,
  7. (en) Dana Taib Menmy, Can this veteran singer save Kurdish people's forgotten tunes? Arkivigite je 2020-02-29 per la retarkivo Wayback Machine, Kurdpress, 28a de februaro 2020.