Mazepa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mazepa
Mazepa
Mazepa
Aŭtoro Juliusz Słowacki
Eldonjaro 1912
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 87
vdr
Antoni Grabowski (sidanta) kun aktoroj ludantaj en la spektaklo Mazepa dum la UK en Krakovo

Mazepa [1] estas tragedio en 5 aktoj de Juliusz Słowacki. El la pola tradukis ĝin Antoni Grabowski. La 87-paĝa libreto estis eldonata de Hachette en Parizo en la jaro 1912 en la serio "Kolekto de la Revuo". Tiu teatraĵo estas prezentita dum la Universala Kongreso de Esperanto de Krakovo en 1912[2].

En 2020 la Esperanto-traduko estas reeldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo (Bjalistoko), Libro-Mondo (Świdnik) kaj Ars Libri (Lublin)[3].

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Historia tragedio pri romantika amo. Unu fojon pli Grabowski sin montris vera majstro en nia lingvo. 
— Camille Aymonier, La Revuo, VII. vol, paĝo 94
Citaĵo
 Tragedio ludata dum la oka kun multegaj aplaŭdoj. 
— 1912, Historio de Esperanto I, paĝo 359
Citaĵo
 La tragedio Mazepo estas elektita por esti ludata dum la oka kongreso. Ĝi estas tre konata en Polujo. La nomo de la tradukinto estas garantio kaj Esperantujo povas aplaŭdi la aperon de tiu bela verko, kies legadon ni rekomendas al ĉiuj esperantistoj kaj precipe al tiuj samideanoj kiuj intencas partopreni la Okan 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]