Mathilda Heck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mathilde (Tilda) Heck, 1907

Louise Mathilda «Tilda» HECK (naskiĝinta la 1-an de septembro 1877 en Ŝafhaŭzo, mortinta en 1970) estis svisa gastejestrino kaj inspira muzo de la japana verkisto Arishima Takeo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de la posedanto de la gastejo Zum Schwanen je Ŝafhaŭzo[1] ŝi edukiĝis i.a. en franclingva privata lernejo.[2] Kun helpo de la duonpatro Otto Keller ŝi komencis en 1897 studon pri muziko transloĝiĝonte en 1899 al Frankfurto ĉe Majno kie ŝi fariĝis disĉiplino de Julius Stockhausen. Pri profesiaj agadoj en Germanujo nenio estas konata, ja pri tiuj en Svisujo. Sub la artista nomo Elly Berghoff aus Frankfurt ŝi ludis la rolon de Fiametta en la opereto Boccaccio de Franz von Suppè en Winterthur. Dume kariero sursceneja ne sekvis, ŝi private kontinuigis artistaĵojn. En la ŝafhaŭza familia hotelo ŝi estiĝis salonistino; ŝian salonon frekventis Hermann Hesse, Wilfried Buchmann, Gustav Gamper kaj August Schmid. Krome flegis ŝi leterinterŝanĝon kun la verkistoj J.C. Heer kaj Hans Reinhart.[3]

memortabulo por Arishima Takeo kaj Mathilda Heck vande de la eksa gastejo Zum Schwanen (nun vardomo) en Ŝafhaŭzo


En la 17.11.1906 ŝi konatiĝis kun la japana artisto Arishima Takeo vizitanta kun la frato Arishima Ikuma Svislandon, laŭ invito fare de la pentristo Wilfried Buchmann. Li gastis en la hotelo de Heck.[4] Sed la enamiĝo de Arishima ne estis respondata de ŝi. El kunestado unusemajna naskiĝis tamen tutviva korespondado; Arishima ne nur verkis multon da leteroj sed ankaŭ pentris poŝtkartojn por ŝi; ĉesis la tuto la jaron antaŭ la suicido de Arishima (en 1923).[5] Laŭ invito de amikara societo de Arishima Takeo, Heck entreprenis vojaĝon Japanujon en la 1937-a jaro; ŝia vizito furoris. Ĉar post ol la frato de Arishima Takeo estis publikiginta en 1928 la leterojn al eŭropanino, ŝia nomo jam ne estas fremda al la eostazianoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 2006 estis senvualigita memortabulo muntita vanden de la vardomo Manor en Ŝafhaŭzo (situo de la eksa hotelo).[6] La postlasitaĵoj de Heck kun fotoj, leteroj kaj notoj, troviĝas sur du lokoj en Ŝafhaŭzo, ĉe la Urba arkivo kaj la Urba biblioteko. En 2001 okazis en la Allerheiligen-muzeo je Schaffhausen interesa ekspozicio titolita.Arishima Takeo Mathilda Heck – Eine Japanisch-Schweizerische Romanze.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. René Specht: "Arishima Takeo und Arishima Ikuma und ihre Schweizer Künstlerfreunde", ĉe: "Arishima Takeo. Briefe an Tilda Heck", tradukis el la angla kaj antaŭparolumis Verena Werner. Bern 2001, p. 4
  2. Verena Werner: Tilda and Takeo. A Friendship Spanning East and West. Schaffhausen: Verlag am Platz 2001, p. 5–6
  3. "Hermann Hesse und der Maler Hans Sturzenegger", ĉe: Literatur und Kunst, Neue Zürcher Zeitung, 20.2.1982, p. 68
  4. "Takeo Arishima und Tilda Heck - Eine japanisch-schweizerische Romanze", ĉe: Literatur und Kunst, Neue Zürcher Zeitung, 14.1.1984, p. 68
  5. Roger Mottini: Tell in Tokyo. Schweizerisch-Japanische Begegnungen von den Anfängen bis 1914 (=Publikation der Deutschen Gesellschaft für Natur- und Völkerkunde Ostasiens/Tōkyō), Iudicium Verlag, München 2009, ISBN 978-3-89129-961-6, p. 96
  6. "Trouvaille: Besondere Freundschaft" - ĉe: Schaffhauser Nachrichten, 23.11.2016
  7. Japanisch-schweizerische Romanze, ĉe: Feuilleton, Neue Zürcher Zeitung, 16.6.2001, p. 66