Mary Akrami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Akrami
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 2000 (2000-01-01) (24-jaraĝa)
Ŝtataneco Afganio
Alma mater Universitato de Peŝavaro
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr

Mary Akrami (darie: ماری اکرمی‎; 1975/1976) estas la direktorino de la Centro de Disvolviĝo de la Kompetencoj de Virinoj en Afganio.

Ŝi reprezentis sian landon dum la Internacia Konferenco pri Afganio en Bonn[1], en 2001. En 2003, ŝia centro malfermis rifuĝejon por virinoj en Kabulo por provizi al ili jurajn konsilojn, kursojn de legoscio, psikologian apogon kaj bazan edukandon[2]. Tiu loko, malfermita 24 horojn ĉiutage, akceptas virinojn kiuj estis viktimoj de hejmaj perfortoj aŭ de truditaj geedziĝoj.

En 2007 ŝi ricevis la Premion internacian de kuraĝa virino (International Women of Courage Award, angle) kaj en 2016 ŝi estis menciita en la listo BBC 100 Women kiel unu el la plej inspiraj virinoj en tiu jaro[3].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parte tradukita de la samnoma artikolo en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.