Saltu al enhavo

Martinamor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martinamor
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37891
Demografio
Loĝantaro 79  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 5° 36′ U (mapo)40.806388888889-5.6 [+]
Alto 955 m [+]
Areo 24,04 km² (2 404 ha) [+]
Martinamor (Provinco Salamanko)
Martinamor (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Martinamor
Martinamor (Hispanio)
Martinamor (Hispanio)
DEC
Situo de Martinamor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martinamor [+]
vdr

Martinamor estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparoj Cuatro Caminos kaj Pantano de Sta. Teresa. Martinamor estas derivata etimologie el Martin Amor alude al reloĝestro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cuatro Calzadas, Martillán, Martinamor, Matamala, Revilla kaj Urbanización Mirasierra, okupas totalan areon de 24,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 83 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Preĝejo La Asunción.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

En Martinamor loĝis dum multaj jaroj familio Salazar Motos, malriĉaj ciganoj brutokomercistoj, kaj en ĝi naskiĝis Rafael Farina kiu iĝos fama kantisto de koplo kaj flamenko kaj lia frato Calderas de Salamanca. Rafael 7-jaraĝa translokiĝis al Salamanko, kie ekkantis ĉe trinkejoj kaj surstrate. Omaĝe al lia onklo José, fama Concha Piquer dungis lin por turneoj. Poste li dediĉis kanton al Martinamor kaj kelkajn aliajn al Salamanko.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]