Saltu al enhavo

Markus Sunela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markus Sunela
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1985 (1985-01-01) (39-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

D-ro. Markus SUNELA (naskita en 1985) estas finna esperantisto kaj inĝeniero.

Lia hejmurbo estas Kurikka, sed li nun loĝas en Tampere kun sia edzino Ulla kaj iliaj du infanoj. Li estas membro de la loka Esperanto-societo Antaŭen, kaj estis sekretario de Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO) kaj estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Li aktiviĝis dum 2009–2013.

Markus Sunela laboras por firmao Fluidit Ltd. fondita de li mem en 2017 kiel direktoro de teĥnologio pri komunum–teĥnikaj tubretaj sistemoj. Lia diplomverko[1] pritraktis modeladon de akvotubretaj sistemoj kaj ties kontrolsistemoj. La diplomverko havas ankaŭ Esperantan resumon. Sunela doktoriĝis el Teĥnologia Universitato de Talino, kie li studis ekde 2012, je 24-an de novembro 2017 pri ĵustempa optimado de operaciigo de akvoproduktadaj kaj -liveraj sistemoj[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sunela, Markus (2010). Vedenjakeluverkoston automaation mallintaminen. https://trepo.tuni.fi/handle/123456789/6784
  2. Sunela, Markus. (2017). Real-time control optimization of water distribution with storage. https://digikogu.taltech.ee/et/item/04b7d85a-1200-46ae-a13a-c60850107c57

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]