Saltu al enhavo

Markus-setä

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Markus Rautio (naskiĝinta 17-a de majo 1891, mortinta 14-a de februaro 1973), pli bone konata je nomo Markus-setä ("onklo Markus") estis finna radia prezentisto. Li estas memorata speciale pri siaj porinfana radia programo Markus-sedän lastentunti ("porinfana horo de onklo Markus"), kiu estis sendita kaj en finna kaj en sveda en la jaroj 1926–1956. En fino de la programo Rautio normale admonis infanojn, ke ili manĝu avenan kaĉon. Iuj asertis, ke Rautio reale malamis infanojn – Nasse-setä estas parodio pri Rautio.