Mariska Karácsonyi
Mariska Karácsonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de marto 1875 en Dej |
Morto | 16-an de novembro 1903 (28-jaraĝa) en Arad |
Mortokialo | sepso |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
KARÁCSONYI Mariska [pr. kara:ĉonji], edzino de József B. Szabó, estis hungara aktorino naskiĝinta en Deĵo la 3-an de marto 1875 kaj mortinta en Arado, la 16-an de novembro 1903.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Karácsonyi debutis en la trupo de Kálmán Egri, poste dum tri jaroj ŝi estis anino de la trupo de Péter Deák, dum du jaroj de Ignác Krecsányi. Ŝi aperis en Segedo, Győr, ekde majo de 1902 en la trupo de Gyula Zilahy en Arado. Ŝi mortis pro sepso.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.