Maria Stella Thomazi
Maria Stella Thomazi | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Maria Stella THOMAZI (ma'rija iŝ'tela to'mazj) estis brazila esperantistino.
Ŝi estis kompetenta sekretariino de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1960 kaj 1964. Ŝi multe monhelpis la asocion. Doktorino pri publikaj rilatoj, profesorino kaj, en 1994, prezidanto de brazila asocio de profesiuloj en publikaj rilatoj. Multe skribis portugallingve pri historio de publikaj rilatoj kaj estas unu el ĉefaj aŭtoritatuloj pri tiu fako en Brazilo.