Maria Filip Feldman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Episkopo esperantisto en la mariavita religio Maria Filip Feldman
Blazono de mariavitaj episkopoj
La tombotabulo de la episkopo esperantisto Maria Filip Feldman en la kripto de la mariavita katedralo t.e. Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock

Maria Filip Feldman aŭ Klemenso Maria Filipo Feldman (naskiĝis la 24-an de marto 1885 en Snitowo (nun be:Аграгарадок Снітава en Belorusio), mortis la 15-an de junio 1971 en Płock / entombigita en la ĉefa sidejo de la Mariavitismo: la Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock) estis episkopo de mariavita religio kaj esperantisto.

Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Płock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton. Iniciatinto estis „panjo“ Feliksa Kozłowska, antaŭe katolika monaĥino, estis pluraj pastroj esperantistoj (ekz. pastro Furmanik Adamo Gabrielo aŭ Adam Maria Bazyli Furmanik), episkopo esperantisto Maria Filip Feldman li loĝis en Płock (ĉe la strato Dobrzyńska 27) li i.a. prizorgis la "Mariavitan Junularon" (li persone partoprenis la UK de Esperanto kaj aliajn E-aranĝojn) kaj eĉ estis en mariavitismo unu arĥiepiskopo d-ro Johano Mario Miĥaelo Kowalski, ĉefulo de mariavita religio (li ankaŭ loĝis en Płock), esperantisto kaj li instruis persone Esperanton, laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estis instruata. Komence la mariavita movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. Mariavitismo distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato estis forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“.