Mara (Zaragoza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mara
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50331
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 1° 31′ U (mapo)41.2889762-1.5180596 [+]
Alto 688 m [+]
Areo 21,088061 km² ( 210 8.8 061 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mara (Provinco Zaragozo)
Mara (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Mara
Mara (Hispanio)
Mara (Hispanio)
DEC
Situo de Mara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mara (Zaragoza) [+]
vdr

Mara [MAra] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mara estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas norde de Miedes de Aragón.

La loĝloko Mara mem estas je 83 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 15 km de Calatayud, sur 688 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Perejiles estante la tria loĝloko tie antaŭ la enfluejo en la riveron Jalón ĉe Calatayud.

Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1504. La plej proksima loĝloko estas Ruesca.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

Proksime estis la keltibera urbo Segeda. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Mara kie oni malaltiĝis el 844 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 167 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la mudeĥara preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]