Manuel Rivas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Rivas
Persona informo
Naskonomo Manuel Rivas Barrós
Naskiĝo 26-an de oktobro 1957 (1957-10-26) (66-jaraĝa)
en Korunjo
Lingvoj hispanagalega
Loĝloko Costa da Morte
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de MadridoQ20545149
Subskribo Manuel Rivas
Familio
Infanoj Martiño Rivas • Q124666219
Okupo
Okupo ĵurnalistoscenaristoverkistofilmreĝisoro
Verkoj Q93398667
Q3285883
Q6155571
The Carpenter's Pencil
Q12387508
Books burn badly
Q12401143
Q9098070
TTT
Retejo http://www.manuelrivas.com/
vdr

Manuel "Manolo" RIVAS Barrós (Korunjo, 24-a de Oktobro 1957) estas hispana ĵurnalisto kaj verkisto. Li verkas ĉefe en galega lingvo, sed li ankaŭ ofte tradukas al la kastilia lingvo. En tiu lingvo li verkas artikolojn por la ĵurnalo El País. Li kunĉefredaktoras la ĉiumonatan revuon de alternativa ĵurnalismo Luzes, verkita en galega. Ekde longe li loĝas ĉe Urroa, Vimianzo, en la Marbordo de la Morto, okcidente de la Provinco Korunjo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

El familio de laboristoj, li eklaboris ĵurnalisme estante ankoraŭ 15-jaraĝa. Post mezlernejo, li translokiĝis al Madrido, kie li studis Sciencojn de Informado. Li samtempe studis kaj laboris. En Madrido li partoprenis en grupo de arta avangardo "Loia", kiu eldonis samnoman revuon. En 1976, estante 19-jaraĝa, li aliĝis al la redakcio de la revuo Teima, unua ĉiusemajnaĵo verkita en galega. Reveninta al Galegio, li laboris por tre diversaj amaskomunikiloj (gazetaro, radio kaj televido).

Aliflanke, Manuel Rivas estis fondinto de Greenpeace en Hispanio. Dum la katastrofa vrako de la naftoŝipo Prestige li partoprenis en la kreado de la civitana platformo Nunca Máis. Li estis premiita de la belga filio de Amnestio Internacia. En 1981 li partoprenis en la ekspedicio de la ŝipo Xurelo al la atlantika fosejo, kie oni estis lasante radioaktivan rubon, kio rezultos en 1985 en la malpermeso de radioaktivaj rubejoj en maro fare de la Internacia Mara Organizo. En 2009 li estis elektita membro de la Real Academia Galega. En Oktobro 2011 oni atribuis al li la titolon de Honora Doktoro fare de la Universitato de Korunjo, kio​ celebriĝis la 23an de Marto sekvajare.

Li startis kiel poeto en la 1970-aj jaroj. Li malfermis vojon en literaturo per rakontoj, kun unua sukceso per kolekto Un millón de vacas (Unu miliono da bovidoj, 1989), kiu ricevis la Premion de la Kritiko de galega rakonto. Lia kompilaĵo ¿Qué me quieres, amor? (Kion vi volas de mi, kara?) kiu inkludas la rakonton en kiu baziĝis la filmo de José Luis Cuerda nome La lengua de las mariposas, ricevis en 1996 la premiojn Nacional de Narrativa kaj Torrente Ballester. Krom rakontojn, li verkis romanojn sukcese inter legantoj kaj kritikistoj. Tiukadre El lápiz del carpintero (Ĉarpentista krajono, 1998) ricevis serion de premioj, inter kiuj elstaras tiu de Kritiko. Tiu verko, kiu estas tradukita al 36 lingvojn, estis adaptita al kino fare de Antón Reixa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Libro de Entroido (1979)
  • Balada nas praias do Oeste (1985)
  • Mohicania (1986)
  • Ningún cisne (1989)
  • Costa da morte blues (1995)
  • O pobo da noite, antología (1996) — El pueblo de la noche (Alfaguara, 1997)
  • Do descoñecido ao descoñecido, poezia verkaro 1980-2003 (2003)
  • El pueblo de la noche y Mohicania revisitada (Punto de Lectura, 2004)
  • A desaparición da neveLa desaparició de la neu - Elurraren urtzea - La desaparición de la nieve (Alfaguara, 2009)
  • A boca da terra (2015) — La boca de la tierra (Visor, 2016)
  • O que fica fóra (Apiario, 2021)

Rakonta literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Todo ben, romano (1985)
  • Un millón de vacas (1990) — Un millón de vacas, rakontoj kaj poemoj (Ediciones B, 1990)
  • Os comedores de patacas, romano (1992) — Los comedores de patatas (Ediciones B, 2001)
  • En salvaxe compaña, romano (1994) — En salvaje compañía (Alfaguara, 1998)
  • Que me queres, amor?, noveloj (1996) — ¿Qué me quieres, amor? (Alfaguara, 1997)
  • Bala perdida, romano (Alfaguara, 1997)
  • O lapis do carpinteiro, romano (1998) — El lápiz del carpintero (Alfaguara, 2002)
  • El secreto de la tierra, kompilaĵo de Un millón de vacas kaj Los comedores de patatas (Alfaguara, 1999)
  • Ela, maldita alma, noveloj (1999) — Ella, maldita alma (Alfaguara, 1999)
  • A man dos paíños, noveloj (2001) — La mano del emigrante (Alfaguara, 2001)
  • As chamadas perdidas, noveloj (2002) — Las llamadas perdidas (Alfaguara, 2002)
  • Contos de Nadal (2003) — Cuentos de un invierno (Alfaguara, 2006)
  • Nosotros dos, novelo (2003)
  • Os libros arden mal, romano (2006) — Los libros arden mal (Alfaguara, 2006)
  • Todo é silencio, romano (2010) — Todo es silencio (Alfaguara, 2010)
  • O máis estraño, noveloj (2011) — Lo más extraño, (Alfaguara, 2011)
  • As voces baixas, membiografio (2012) — Las voces bajas (Alfaguara, 2012)
  • O último día de Terranova, romano (2015) — El último día de Terranova (Alfaguara, 2015)
  • Vivir sen permiso e outras historias de Oeste, noveloj (2018) — Vivir sin permiso y otras historias de Oeste (Alfaguara, 2018)
  • O Chispas (Xerais, 2020) - "Chispas" (Alfaguara Clásicos, 2021)
  • A nena lectora (Xerais, 2021) - "La niña lectora" (Alianza Editorial, 2022)

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Toxos e flores (1992)
  • Galicia, el bonsái atlántico (Aguilar, 1994)
  • El periodismo es un cuento (Alfaguara, 1997)
  • Galicia, Galicia (1999) — Galicia, Galicia (Aguilar, 2001)
  • Muller no baño (2002) — Mujer en el baño (Alfaguara, 2003)
  • Os Grouchos (2008)
  • A corpo aberto (2008) — A cuerpo abierto (Alfaguara, 2008)
  • Vicente Ferrer. Rumbo a las estrellas con dificultades, biografía (RBA, 2013)
  • Contra todo isto: un manifesto rebelde (2018) — Contra todo esto: un manifiesto rebelde (Alfaguara, 2018)
  • Libro dos manifestos (2019)
  • Zona a defender (2020) — Zona a defender (Alfaguara, 2020)

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • O heroe (2006) — El héroe (Alfaguara, 2006)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Todo es silencio, reĝisorita de José Luis Cuerda, bazita sur samnoma romano.
  • La lengua de las mariposas, reĝisorita de José Luis Cuerda, bazita sur tri noveloj de la libro ¿Qué me quieres amor?.
  • El lápiz del carpintero, reĝisorita de Antón Reixa, bazita sur la samnoma romano.
  • «Mayday», segmento de la kolektiva dokumenta filmo ¡Hay motivo!, reĝisorita de Manuel Rivas.
  • «Punto final», segmento de la kolektiva dokumenta filmo Nunca Máis, reĝisorita de Manuel Rivas.
  • La rosa de piedra, reĝisorita de Manuel Palacios.
  • Lisboa, faca no coração, reĝisorita de Manuel Palacios.
  • Primer amor, cortometraje reĝisorita de José Luis Cuerda.
  • Xinetes na tormenta, kurto reĝisorita de Ricardo Llovo.
  • Vivir sin permiso, televidserio bazita sur rakonto de la libro Vivir sin permiso y otras historias de Oeste (2018).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]