Manuel Gutiérrez de la Concha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Gutiérrez de la Concha
Persona informo
Naskonomo Manuel Gutiérrez de la Concha e Irigoyen
Naskiĝo 25-an de aprilo 1808 (1808-04-25)
en Kordobo
Morto 28-an de junio 1874 (1874-06-28) (66-jaraĝa)
en Estella
Tombo Pantheon of Illustrious Men
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Don José Gutiérrez de la Concha y Mazón de Güemes
Patrino Doña Petra de Irigoyen y de la Quintana
Frat(in)o José Gutiérrez de la Concha, 1st Marquis of Havana
Infano Doña Petra Gutiérrez de la Concha y Tovar, 2.Marquesa del Duero
Okupo
Okupo politikistooficiro
vdr
Manuel Gutiérrez de la Concha e Irigoyen.

Manuel Gutiérrez de la Concha e Irigoyen konata laŭ sia nobela titolo de Markizo de Doŭro (Kordobo de Tukumano, Vicreĝlando Río de la Plata aktuala Argentino, 3-a de aprilo de 1808 - Monte Muro, Navaro, 27-a de junio de 1874) estis militisto kaj politikisto hispana de tendenco liberala-moderklimata, elstara pro sia lukto kontraŭ la insurekcioj karlismaj

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manuel de la Concha naskiĝis en la aktuala Argentino, filino de Petra Irigoyen kaj de Juan Gutiérrez de la Concha kaj Mazón, maroficiro kaj tiame guberniestro de la provinco de Tukumano. Lia patro mortiĝis mortpafita dum la luktoj kiuj sekvis al la Maja Revolucio de 1810, kaj ricevis en 1864 funebrojn en la Tombejo de Elstaraj Maristoj de Sankta Ferdinando (Kadizo). Post la morto de la patro, en 1814, la familio ekloĝis en Hispanio, kie Manuel de la Concha faris preparajn studojn. Li eniris en la Guardia Real kiel soldato en 1820, ascendis al rango de subleŭtenanto en 1825 kaj al tiu de leŭtenanto en 1832.

Li aliĝis al la liberalismo, kio kondukis lin al karcero antaŭ la morto de Ferdinando la 7-a. Komence de la Unua Karlisma Milito, li aliĝis al la defendo de Isabel la 2-a kaj estis sendita al la armeo de la Nordo, distinge en la operacioj de Durango, Alsasua kaj Zúñiga, pro kiuj ili atingis la dekormedalon Krucon de Sankta Ferdinando. La 6-a de aprilo de 1836 estis ascendita, ricevente sian unuan estrecon pro montrita kuraĝo lukte. Sekvis aliaj ascendoj, atingante rangon de leŭtenanto kolonelo post la konkero de Urrieta, kie li elstaris. Pro la batalo de Belascoain li ricevis duan krucon de Sankta Ferdinando kaj ascendon al rango de kolonelo. Li estis ascendita al rango de marŝalo en 1840. Partoprenis tiam en la kampanjoj de Arroniz, en kiuj li ricevis trian krucon de Sankta Ferdinando. Post aliĝo al partio de moderuloj, estis nomumita generala komandanto de la provincoj de Guadalajara kaj Cuenca en 1841.

En oktobro tiujare li partoprenis, kun Diego de León kaj aliaj militistoj kaj politikistoj de la partio de moderuloj, en la malsukcesa klopodo faligi la regentecon de Espartero, pro kio li devis ekziliĝi al Florenco. En la somero de 1843 li kontribuis aktive al la faligo de la regento Baldomero Espartero, provokita de Narváez, kio utilis al li por ricevi la rangón de general-leŭtenanto. Li estis tiam nomumita generala inspektisto de Infanterio fare de la moderuloj tiam en la povo, kaj poste general-kapitano de Malnova Kastilio.

Muerte del Marqués del Duero (morto de la markizo Doŭro), de Joaquín Agrasot, pentraĵo de 1884.

En 1847 li ricevis ordonon estri ekspedicion al Portugalio por helpi la registaron de la reĝino Maria la 2-a (Portugalio), laŭ la indikoj de la Kvaropa Alianco. Venkinte la 30-a de junio de 1847 super la fortoj de la septembristoj estritaj de la generalo Francisco Xavier de la Silba Pereira, unua grafo das Antas, li sukcesis restarigi perforte la aŭtoritaton de la portugala reĝino en la urbo Porto. Pro tiu fakto li ricevis honorajn distingojn kaj en Portugalio kaj en Hispanio, kiaj la markizeco de Doŭro, kun rango de Hispana Grandulo unuaklasa.

Li estis nomumita generala kapitano de Katalunio, finigate en 1849 kun la insurekcio de la matiners (katalune frumatenuloj) en la kunteksto de la Dua Karlisma Milito.

Li kunlaboris kun la generalo Leopoldo O'Donnell dum la Progresisma Jarduo, okupante, inter aliaj postenoj, tiujn de general-kapitano de Katalunio, deputito en la parlamento kaj prezidanto de la Milita Konsilantaro. Li estis general- kapitano de la Du Kastilioj dum la registaro de la Unión Liberal, kaj en tiu de la 1860-aj jaroj li estis prezidanto de la Senato dum kvin sinsekvaj regotempoj.

Tombejo de la Markizo de Doŭro en la Tombejo de Elstaruloj.

Spite esti sesdekjarulo, laŭ peto de la generalo Serrano li revenis al la agadoj kaj militista kaj politikista en 1872, iĝante unu el plej firmaj partianoj de Alfonso la 12-a (Hispanio). Dum la Unua Respubliko en 1874 li ricevis la estrecon de la Tria Armeo de la Nordo, mejloŝtona korpuso por la defendo de la reĝimo. Dum la tri monatoj dum kiuj li estris la kontraŭkarlisman fronton de la Nordo li atingis gravajn venkojn, elstare la liberigo de Bilbao, en majo.

Dum la preparoj por la atako al Estella, la simbola ĉefurbo de la karlistoj, kuglo trapasis sian bruston dum la batalo de Monto Muro, ĉe la vilaĝo Abárzuza, en la vespero de la 27-a de junio de 1874.

Manuel Gutiérrez de la Concha estis, plej probable, la militisto destinata proklami per la apogo de Antonio Cánovas del Castillo, kaj post la antaŭvidate tuja venko super la karlismo, la restaŭron en la hispana trono de la Burbonoj. Pro ties morto, estos lia subulo en la kontraŭkarlisma kampanio, la generalo Martínez Campos, kiu faros ĝin post kelkaj monatoj en Sagunto.

Li estis la aŭtoro de Projekto de taktiko de la Tri Armeoj, verko konsiderata de granda teknika valoro siatempe kaj kiu estis ĵus reeldonita fare de la hispana Ministerio pri Defendo.

San Pedro Alcántara[redakti | redakti fonton]

Surĉevala statuo en Madrido.

Gutiérrez de la Concha estis edzo de Francisca de Paula Tovar y Gasca, markizino de Revilla, de Aguilares kaj de Castro de Torres, grafino Cancelada kaj de Lences, kiu alportis al la geparo grandan heredon de bienoj. En unu el tiuj, ĉe Malago, la markizo atingis plibonigojn en la produktado de la sukerkano, kio kuraĝigis lin sekvi tiun vojon. Por tio, li akiris terojn en la okcidenta marbordo de la provinco Malago fine de la 1850-aj jaroj. Li kreis la Agrikulturan Kolonion de San Pedro Alcántara, deveno de la aktuala vilaĝo situanta ĉe la okcidenta marbordo de la provinco Malago. Granda bienego de ĉirkaŭ 5.000 hektaroj, kiu etendiĝis tra la teritorioj de Marbella, Benahavís kaj Estepona, estis loko de ties lastaj agrikulturaj progresoj, nome maŝinaro, agrikultura lernejo kaj moderna sukerkana fabriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]