Manon Uphoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manon Uphoff
Manon Uphoff, en 2015
Manon Uphoff, en 2015
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1962 (1962-12-20) (61-jaraĝa)
en Utreĥto
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manon UPHOFF (Utrecht, la 20-an de decembro 1962) estas nederlanda verkisto, kiu aǔtoris i.a. romanojn, novelarojn kaj scenarojn. Ŝi debutis en 1995 kun la novelaro Begeerte ('Deziro'), kiu tuj kandidatiĝis por diversaj prestiĝaj literaturaj premioj en Nederlando (inter kiuj Premio ECI kaj Premio Anton Wachter). Ŝia romano Vallen is als vliegen ('Fali estas kiel flugi', 2019) estas ĝenerale konsiderata ŝia plej grava verko, ankaǔ de la aǔtorino mem. En enketo en 2022, Uphoff aperis en la listo de la 100 plej gravaj nederlandlingvaj aǔtoroj de ĉiuj tempoj en la 87a loko. Ŝi membras en la verkista kolektivo FixDit, batalante por pli granda atento al inaj verkistoj.

La verkoj de Uphoff ofte havas aǔtobiografiajn elementojn, ekzemple pri ŝia junaĝo en granda katolika familio en Utrecht, aǔ pri ŝia amrilato kun bosna rifuĝinto. Samtempe, ŝia fikcio ankaǔ referencas al konataj fabeloj kaj mitoj, ĉefe el Eǔropo kaj Japanio.

De 2004 ĝis 2007 Uphoff redaktis la literaturan revuon De Revisor ('La Revizoro') De 2008 ĝis 2015 ŝi sinsekve estis estrarano, sekretario kaj prezidanto de PEN Nederland. Ŝi ankaǔ tenis multajn aliajn gravajn postenojn ene de la nederlanda literatura vivo.