Mangualde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mangualde
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 880  (2011) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 7° 46′ U (mapo)40.6-7.7666666666667 [+]
Areo 219,26 km² (21 926 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Mangualde (Portugalio)
Mangualde (Portugalio)
DEC
Situo de Mangualde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mangualde [+]
vdr

Mangualde estas urbo de Portugalio, situanta en la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas 7 300 loĝantojn (2021). Ĝi estas la tria plej loĝata urbo en la Distrikto Viseu, malantaŭ Viseu mem kaj Lamego.

Ĝi estas sidejo de la municipo Mangualde, kiu havas totalan areon de 219,26 km², kaj 18 303 loĝantojn (2021), subdividita en 12 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Penalva do Castelo, oriente kun Fornos de Algodres, sudoriente kun Gouveia, sude kun Seia, sudokcidente kun Nelas kaj nordokcidente kun Viseu. La teritorio estas inter la riveroj Mondego kaj Dão, dum la sidejo estas inter la urboj Nelas sudokcidente kaj Penalva do Castelo nordoriente, dum tuj norde de Mangualde estas la aŭtoŝoseo A25 kiu ligas kun apuda Viseu.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dolmeno de Cunha Baixa.

Prahistorian loĝadon atestas la monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas ankaŭ disaj restaĵoj. Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

Mangualde estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. En 1102 la municipo ricevis foruon el la grafo D. Henrique. Ĝis la 19-a jarcento la municipo nomiĝis Azurara da Beira. La 23an de Aŭgusto 1986 Mangualde estis altigita al la kategorio de cidade (urbo).

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ 25 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 18 000 loĝantoj. Aktuale en Mangualde oni produktas jenon: vino, mielo, fromaĝo, fruktoj (pomoj, ĉerizoj, mirtilo), likvoroj, dolĉaĵoj, batatoj, cepoj, pizoj, faboj, brasikoj, fazeoloj, olivoj, ovoj, sekaj fruktoj, oleo, kolbasoj kaj metiartaĵoj.[1]

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Mangualde havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Mangualde.
  • Abrunhosa-a-Velha
  • Alcafache
  • Cunha Baixa
  • Espinho
  • Fornos de Maceira Dão
  • Freixiosa
  • Mangualde, Mesquitela e Cunha Alta
  • Moimenta de Maceira Dão e Lobelhe do Mato
  • Quintela de Azurara
  • Santiago de Cassurrães e Póvoa de Cervães
  • São João da Fresta
  • Tavares (Chãs, Várzea e Travanca)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Domo de Santa Eufêmea en Alcafache
  • Dolmeno de Cunha Baixa
  • Monaĥejo de Santa Maria de Maceira Dão
  • Kapelo de Nossa Senhora do Castelo
  • Domo de Mesquitela
  • Palaco de la grafoj de Anadia
  • Pilorio de Abrunhosa-a-Velha

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazeta Rural nº 248, 15a de majo 2015, p. 5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mangualde en la portugala Vikipedio.