Saltu al enhavo

Malsanulejo Ferenc Markhot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Malsanulejo Ferenc Markhot estas hospitalo (ankaŭ kuracejo) en Eger.

Memortabulo pri Ferenc Markhot

Historio[redakti | redakti fonton]

En Eger jam en la 12-a jarcento funkciis hospitalo pri Sankta Jakobo. Dum dominado de turkoj estis famaj la turkaj banejoj, kie la kuracakvoj estis vaste uzataj. Depost la turka dominado en 1690 oni establis hospitaleton por virinoj, la kapacito estis 15 litoj. En 1858 abatinoj transprenis la flegadon. La hospitalo por viroj estis fondita en 1726. En la sekva jaro jam ankaŭ apoteko funkciis. En tiu loko Ferenc Markhot komencis instrui medicinon. Tio estis Schola Medicinalis, kiu estis la unua medicina fakultato de Hungarlando. Ĝi funkciis nur 6 jarojn, ĉar la reĝo malpermesis ĝin. La kuracado daŭre funkciis plu. En 1950 la ŝtato malpermesis ĉiujn funkciadojn de la abatoj-abatinoj. Samtempe la du malsanulejoj estis unuigitaj. Ĝi prenis la nomon Ferenc Markhot en 1989. Post 10 jaroj Universitato de Debrecen akiris en la hospitalo praktikadajn eblecojn, en tiu formo post la Schola Medicinalis denove revenis la medicina instruado en la malsanulejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.