La unua skribmencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas nur el la jaro 1230. Post alligo al Ĉeĥoslovakio en la jaro 1921 la vilaĝo havis areon 591 ha, 1 056 loĝantojn, 137 domojn, 2 gastejojn, 3 vendejojn, vaporan brikfarejon de F. Kašný kaj 2 mastrumkortojn Gellhorn kaj Komendon. Malé Hoštice, al kiu apartenis ankaŭ vilaĝeto Pusté Jakartice, estis en la jaro 1970 alligita al urbo Opava kiel memstara kvartalo.