Saltu al enhavo

Makipukuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Makipukuna aŭ en hispana Maquipucuna estas pluvarbara naturrezervejo en Ekvadoro kiu enhavas areon de 6,000 hektaroj. Situanta en la Provinco Pichincha, ĝi estas la plej proksima prapluvarbaro al Kito, landa ĉefurbo. La rezervejo konsistas el praaj, sekundaraj montaraj pluvarbaroj kaj nubarbaroj.[1]

Naturo[redakti | redakti fonton]

La rezervejo inkludas kvar diferencajn habitatajn zonojn, el 1,800 al 2,800 metroj super marnivelo, kaj estas hejmo al ampleksa diverseco de flaŭro kaj faŭno. Situanta ene de la Ĉoko-Anda Koridoro, ĝi estas en areo konata de sciencistoj kiel unu el la tutmondaj kvin plej gravaj biodiverseco-varmpunktoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Maquipucuna Reserve" Arkivigite je 2013-01-27 per la retarkivo Wayback Machine, University of Georgia, Konsultita la 27an de septembro 2012.
  2. "Sacred Earth Travel" Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 27an de septembro 2012