Makarau
Makarau | |||
---|---|---|---|
loĝloko | |||
Administrado | |||
Lando | Nov-Zelando | ||
Regiono | Regiono Aŭklando | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 33′ S, 174° 30′ O (mapo)-36.550786174.491937 [+] | ||
| |||
Makarau - same angle kaj maorie - estas malgranda loĝloko de Nov-Zelando. Ĝi situas sur la norda insulo, en la Regiono Aŭklando.
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
- En la urbeto en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj kun sia familio vivis la esperantisto, instruisto kaj esperantlingva poeto Brendon Clark. Profitante ke li instruis en la lernejo de Makarau, li enkondukis Esperanton kiel nedevigan studtemon en tiu lernejo. Tiu servo finiĝis, kiam li mortis 52-jaraĝa en novembro 1956.