Makambako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makambako
setlejo • ward of Tanzania
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 8° 51′ S, 34° 50′ O (mapo)-8.8534.83333333Koordinatoj: 8° 51′ S, 34° 50′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Makambako (Tanzanio)
Makambako (Tanzanio)
DEC
Makambako
Makambako
Situo de Makambako

Map

vdr
Fervojstacio de Makambako

Makambako estas mezgranda urbo en la Regiono Njombe en la sudo de Tanzanio. Ĝi situas sur kruciĝo de gravaj vojoj inter Njombe, Iringa kaj Mbeya. La urba loĝantaro laŭ la tanzania censo de la jaro 2002 estas 51,049.

Historio[redakti | redakti fonton]

Makambakon vizitis Paul Theroux, kiu en sia libro Dark Star Safair: Overland from Cairo to Cape Town priskribis la urbon kiel aron „de kabanoj laŭlonge de pavumita vojo, kie sidis aŭ staris nenion farantaj homoj“.[1]

Maizo estas inter la loke gravaj agrikulturaj kreskaĵoj, krom tio la atebenaĵo estas fama pro kultivado de tomatoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La plej granda etna grupo en Makambako estas benaoj. Inter la lokaj variaĵoj de familioj estas poligamiaj familioj, averaĝa familio havas pli ol kvin gefilojn. Virinoj ludas gravan rolon en agrikulturo kaj kolporta vendado de manĝaĵoj.[2]

La loĝantoj parolas la kisovan lingvon, variaĵon de la kibena.

Transportado[redakti | redakti fonton]

La 322 kilometrojn longa vojo inter Songea kaj Makambako estis financita de la Afrika Banko por Disvolviĝo kaj estis konstruita inter 1980 kaj 1985. Estas regula rapida aŭtobusa servo.[3] Krom ĝi apud la urbo iras la vojo inter Tanzanio kaj Zambio (Tan-Zam Road), financita de La Monda Banko kaj kompletigita en 1973.

Makambako estas stacio sur la TAZARA Fervojo, konstruita en 1973.[4]

Makambako estis konektita al elektra reto en 1981, tamen, altaj kostoj de instalado rezultigis ke en 1992 nur 2% de la lokaj loĝantoj uzis elektron por kuirado kaj nur 22% havis ĝin hejme.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]