Magro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magro
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Magro (en valencia dialekto, riu Magre) estas alfluanto de la rivero Júcar en ĝia maldekstra bordo. Ĝi trafluas distancon de proksimume 126 kilometroj, dum ĝia baseno etendiĝas tra ĉirkaŭ 1.543,7 km² inter la komarkoj de la Plana de Utiel, kie ĝi ekfluas, la Hoya de Buñol kaj la Ribera Alta, kie ĝi enfluas en la riveron Júcar proksime de Algemesí pro kio ĝi estas konata ankaŭ kiel Rambla de Algemesí, sed ankaŭ kiel Rambla de la Torre.

Ĝi havas torentan karakteron kun epokoj de sekego kaj fluado en pluvsezono. Ĉefaj urboj ĉe ties fluejo estas Utiel kaj Requena.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio José Cavanilles. Observaciones sobre la Historia natural, Geografía, Agricultura, Población y frutos del Reino de Valencia. Tomo I, pp 163-168, p. 188. Valencia: Editorial Albatros, 1995, faksimilo de la eldono de 1795 en la Imprenta Real de Madrid.