Saltu al enhavo

Magda Radnót

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magda Radnót
Persona informo
Naskonomo Rottenstein Magdolna
Naskiĝo 17-an de septembro 1911 (1911-09-17)
en Výčapy-Opatovce
Morto 3-an de februaro 1989 (1989-02-03) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 27 MTA, N/A, D, 14 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Pécs - medicino (1933–1935)
Universitato Eötvös Loránd (1929–1933) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Károly Antal (1941–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo okulkuracisto
patologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Magda Radnót, laŭ hungarlingve kutima nomordo Radnót Magda estis hungara kuracisto, profesoro, patologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).

Magda Radnót [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1911 en Hungara reĝlando en Vicsápapáti (nuntempa Výčapy-Opatovce en Slovakio). Ŝi mortis la 3-an de februaro 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Magda Radnót frekventis universitaton en Budapeŝto, kie ŝi ricevis diplomon en 1935. Ŝi eklaboris komence en instituto, poste en hospitalo. En 1939 ŝi atingis la rangon ĉefkuracisto, en 1946 privata profesoro. Ekde 1950 ŝi laboris 2 jarojn en Szeged. Ŝi okupiĝis pri okulaj malsanoj. Ŝi estis ĉefredaktoro de periodaĵo Szemészet. Ŝi ricevis diversajn premiojn kaj memormedalojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szemészeti pathológia (1951)
  • Neuroendokrine Beziehungen zur Opthalmolog (1961)
  • A szemészet alapvonásai (1978, 1984) - studenta lernolibro (kune kun aliaj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.