Mackov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mackov
germane Motzdorf
pereinta vilaĝo
Disfaliĝanta transformatorejo oriente de Mackov estas lasta videbla rememoro de ekzistado de la domaro
Oficiala nomo: Mackov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Osek
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Mackov
 - alteco 818 m s. m.
 - koordinatoj 50° 41′ 58″ N 13° 37′ 23″ O / 50.69944 °N, 13.62306 °O / 50.69944; 13.62306 (mapo)
Katastro 5,4 km² (540 ha) Mackov
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mackov (Osek)
Portalo pri Ĉeĥio

Mackov (germane Motzdorf, Matzdorf) estis konsisto de municipo Fláje sur montodosrso de Ercmontaro, en supermara alteco 818 metroj. Ĝi troviĝis inter municipo Fláje, Oldříš kaj Vilejšov. Hodiaŭ ĝi falas en teritorion de urbo Osek en distrikto Teplice.

Mackov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,4 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento ĉi tie vivis 341 germanaj katolikoj. La municipo estis konsisto de senjorujo Duchcov. La ĉefa vivtenaĵo de la loĝantaro estis bredado de brutaro, kulturado de terpomoj kaj brasiko kaj produktado de ŝindoj. Popole oni markis tiun ĉi regionon ankaŭ kiel Keil (kio koneksis kun trapenetrado de saksia loĝantaro en la bohemian teritorion en la tempo de frua novepoko).

Post la dua mondmilito la germana loĝantaro de la municipo estis ellandigita. Pro kaŭzo de konstruado de akva laboraĵo Fláje la municipo estis pro establo de ŝirma zono en la jaro 1955 nuligita. Hodiaŭ eblas en la loko de municipo trovi sole restaĵojn de devenaj domoj, ĝia katastra teritorio estas slmembrigita al urbo Osek.

La konstruaĵo de transformatorejo estas signifa orientiga punkto de Ercmontara skivojo, kiu kondukas tra la eksa setlejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950
Loĝantoj 340 341 305 305 280 251 265 15
Domoj 63 64 62 64 61 59 54 39

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]